Saltu al enhavo

Lerwick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lerwick
small burgh (en) Traduki (1930–1975)
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo ZE1
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 6 958  (2011) [+]
Loĝdenso 2 209 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 60° 9′ N, 1° 9′ U (mapo)60.154166666667-1.1486111111111Koordinatoj: 60° 9′ N, 1° 9′ U (mapo) [+]
Alto 12 m [+]
Areo 3,15 km² ( 315 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
Lerwick (Ŝetlandaj Insuloj)
Lerwick (Ŝetlandaj Insuloj)
DEC
Situo de Lerwick
Lerwick (Skotlando)
Lerwick (Skotlando)
DEC
Situo de Lerwick

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Lerwick [+]
vdr
Urbodomo de Lerwick
Centra ludejo

Lerwick (/ˈlɛrɪk/ aŭ /ˈlɜːrwɪk/; malnovnorvega: Leirvik; norne: Larvik; skotgaele Liùrabhaig) estas la plej norda urbo en Skotlando. Ĝi estas la ununura setlejo kun urbostatuso kaj la administra centro de la Ŝetlandaj Insuloj, kun 6 958 loĝantoj en 2011.

Ĝi situas proksimume 200 km de la norda marbordo de la skota ĉeftero kaj sur la orienta marbordo de Ŝetlandaj Insuloj. Ĝi situas 340 km nord-nordoriente de Aberdeen, 358 km de Bergen en Norvegio, kaj 367 km sudoriente de Tórshavn en Feroaj Insuloj. Ekzistas regula pramligo de Lerwick ĝis Aberdeen en Skotlando. Pramoj ankaŭ veturas al Kirkwall, Fair Isle, same kiel al Out Skerries, Shapinsay, Bressay kaj Whalsay. La haveno de Lerwick estas de granda graveco al la regiono. Ĝi estas la plej norda komerca haveno en Britio, kaj estas uzita grandskale fare de la fiŝindustrio kaj la petrolindustrio.

Unu el la marbordaj veterstacioj de la UK estas postenigita en Lerwick, kie la loka klimato havas nur malmulte da laŭsezona vario pro la mara influo. Ĉar Lerwick situas tiom norde laŭ latitudo, la somermezaj noktoj de Lerwick estas nur peĉnigra krepusko kaj vintroj havas malpli ol ses horojn da plena taglumo [1][2].

En Lerwick troviĝas la Muzeo de Ŝetlandaj Insuloj kun ekspozicioj de la Ŝtonepoko, la Ferepoko, la vikinga epoko, maraj kaj boataj tradicioj. Ĉi tie ankaŭ estas artgalerio [3].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Sunrise and sunset times for Lerwick (Shetland Islands), June 2022. Timeanddate.com. Alirita 11 January 2022 .
  2. Sunrise and sunset times for Lerwick (Shetland Islands), December 2022. Timeanddate.com. Alirita 11 January 2022 .
  3. Visit.Shetland.org. Visit Shetland. Arkivita el la originalo je 22 July 2011. Alirita 25 December 2010 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]