Les Abymes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Abymes.
Les Abymes
komunumo
La ĉefa placo en Les Abymes.
komunumo en Francio
Lando Francio
Regiono Gvadelupo
Kantonoj Ĉefurbo de 5 kantonoj
Abymes-1,
Abymes-2, Abymes-3, Abymes-4, Abymes-5
Interkomunumaĵo Cap Excellence
Plej alta punkto
 - alteco 120 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 81,25 km² (8 125 ha)
Loĝantaro 59 311 (2011)
Urbestro Éric Jalton
Poŝtkodo 97139 kaj 97142
INSEE 97101
Mandato(j) 2014-2020
Vikimedia Komunejo: Les Abymes
Retpaĝo: www.abymes.fr
Abymiens, Abymiennes Map
vdr

Les Abymes (kreollingve Zabim) estas komunumo de Francio situanta en la departemento Gvadelupo. Kun preskaŭ 60 000 loĝantoj, Les Abymes estas la plej loĝata komunumo en Gvadelupo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la komunumo eble venas de la pastro Labat, de la nebuleto konsistigita de vaporiĝo super marĉa grundo, kiun oni nomis « mortula littuko de la savanoj ».

Situo[redakti | redakti fonton]

Ruĝa la komunuma teritorio de Les Abymes.

La komunumo Les Abymes estas la plej loĝata el la 32 komunumoj en la departemento Gvadelupo, okcidente de Grande-Terre. Ĝi estas integrita en la urbeca areo Pointe-à-Pitre.

La klimato estas tropika.

Lokoj kaj domgrupoj[redakti | redakti fonton]

La diversaj lokoj de Les Abymes estas : Bauzon, Baimbridge, Bazin, Beau-Soleil, Besson, Boisripeaux, Boisvin, Boisvinière, Boricaud, Bouliqui, Caduc, Caraque, Céligny, Chauvel, Chazeau, Coma, David, Deravinières, Doubs, Dugazon, Gaoza, Grand-Camp, Léonie, Masselas, Morne-Fleuri, Nérée, Papin, Petit-Pérou, Pointe-de Or, Quatre-Chemins, Le Raizet.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Morne-à-l'Eau

North
West  Les Abymes  East
South

Le Moule

Baie-Mahault

Pointe-à-Pitre

Le Gosier / Sainte-Anne

Historio[redakti | redakti fonton]

La teritorio estis loĝata en la prakolumbaj periodoj. kelkaj restaĵoj estis malkovritaj en la areo de Dothémare, sed la plej rimarkinda loĝareo estas tiu de Belle Plaine kie esploroj faritaj de la regiona direkcio pri kulturaj aferoj (DRAC) en 2006 malkaŝis ekziston de sufiĉe grava vilaĝo datiĝanta inter 1000 kaj 1200 post Kristo.

La 1-a loĝejgrupo, situanta je kelkaj kilometroj de la centro de la nuna komunumaro estis fondita en 1691. Ĝi konsistas el kelkaj domoj kaj konis malgrandan kreskon dank'al kultivoj de sukerkano, kakao, kaj kafo. Les Abymes estis saltigitaj al paroĥo en 1726.

Politiko kaj administrado[redakti | redakti fonton]

Les Abymes apartenas al la aglomera komunumaro, nomumita Cap Excellence, ariganta Pointe-à-Pitre kaj Baie-Mahault. La komunumo estas subdivita en kvin kantonoj :

Listo de urbestroj[redakti | redakti fonton]

urbodomo de Les Abymes
'
Periodo Nomo Partio Funkcio
marto 1965 1967 Maurice Fleury SFIO -


marto 1967 junio 1995 Frédéric Jalton FGPS -


junio 1995 septembro 1995 René-Serge Nabajoth DVG


septembro 1995 marto 2008 Daniel Marsin GUSR Senatano


marto 2008 en ofico Éric Jalton DVG
(eksa FGPS)
Deputito



Ĝemeliĝoj[redakti | redakti fonton]

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La ĉefa ekonomia agado de Les Abymes estas ligita al la flughaveno "Gvadelupo - Pôle Caraïbes", malnova flughaveno Raizet. La sidejo de Air Caraïbes estas en les Abymes[1].

Monumentoj kaj turismaj lokoj[redakti | redakti fonton]

Dosiero:Église de la Immaculée Conception des Abymes.JPG
La preĝejo Immaculée-Conception
  • La preĝejo Immaculée-Conception kaj la hindua templo.
  • Diversaj elemento de la civila kaj religia heredaĵo estis konstruitaj de la arkitekto Ali Tur inter 1930 kaj 1932 el kiuj : la urbodomo, la bazarhalo, la lernejaro, la altaro de la preĝejo[2]
  • La mangrovo
  • Taonaba : Domo de la mangrovo
  • Kanaloj Perrin kaj de Belle Plaine
  • Kalvario
  • Domo Mamiel klasita Historia Monumento kaj la Domo Petrelluzzi enskribita kiel HM.
  • Memormonumento 1889, por la centjariĝo de la Revolucio
  • Monumento al mortintoj
  • Stadiono René-Serge-Nabajoth
  • Monumento Abymes, Terre de convergence, ĉe la urba enirejo, atestas pri la akcepto de la diversaj etnoj vivantaj sur la insulo.
  • La mulatino Solitude (1772-1802), statuo starigita en 1999 en la kvartalo Baimbridge, omaĝe al tiu rezistantino kontraŭ sklaveco, ŝuldata al la skulptisto Jacky Poulier.
  • Statuo de Nelson Mandela, starigita en 2014 ĉe la rondirejo Petit-Pérou, omaĝe al la prezidanto de Sudafriko, ŝuldata al la skulptisto Jean Moisa[3].

Elstaruloj ligitaj al la komunumo[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. mentions Mentions légales Arkivigite je 2010-04-22 per la retarkivo Wayback Machine, Air Caraïbes. Alirita la 24-an de junio 2010.
  2. Robin-Clerc, Michèle. (2010) Note descriptive de l’œuvre de Ali Tur. Basse-Terre: Regiona Konsilio de Gvadelupo, p. 7–8..
  3. [http://www.guadeloupe.franceantilles.fr/actualite/societe/inauguration-de-la-1-ae-statue-de-nelson-mandela-en-france-259325.php Inaŭguro de la 1-a statuo de Nelson Mandela en Francio sur Francio Antilles la 11-an de marto 2014

Aneksaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ŝablono:Ligiltabelo