Chapelle (Glano)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Indivis)
Chapelle
Blazono de Chapelle
Blazono de Chapelle
Blazono de Chapelle
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Glano
Koordinatoj  46° 35′ 16″ N 6° 50′ 3″ O / 46.58778 °N, 6.83417 °O / 46.58778; 6.83417 (mapo)Koordinatoj: 46° 35′ 16″ N 6° 50′ 3″ O / 46.58778 °N, 6.83417 °O / 46.58778; 6.83417 (mapo)
Areo 2,03 km²
Alteco 739 m super marnivelo
Poŝtkodo 1608
Komunumkodo 2066
Mapo de Chapelle
Mapo de Chapelle
Mapo de Chapelle
vdr

Chapelle estas komunumo en la distrikto Glano en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 260 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Chapelle situas en la Friburga Mezlando sur okcidenta deklivo de la montoĉeno, kiu disigas la valon de Brojo de la valo de Glano. Chapelle konsistas el la tri setlejoj Les Indivis, La Sauge kaj Au Glos.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,03 km², de kiuj 20,2% estas kovritaj de arbaro, 71,4% servas por agrikulturo kaj 8,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Chapelle limas en okcidento kaj nordo al Rue, en oriento al Le Flon kaj en sudo al Oron (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas proksimume 12 kilometrojn sude de la komunumo apud Châtel-Saint-Denis. La trajnlinio de Moudon al Palézieux, kiu pasas tra la komunumo ne disponas pri haltejo sur ĝia teritoio. La plej proksimaj stacidomoj situas norde en Gillarens kaj sude en Oron. La komunumo mem ne disponas pri konekto al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chapelle datiĝas el la jaro 1354 kiel Capella. Chapelle dum mezepoko estis parto de la Senjorujo Rue kaj apartenis kun ĝi al Savojo, ĝis ĝi en la jaro 1536 estis konkerita de Berno kaj koncedita al Friburgo. La kapelo Notre-Dame des Champs fariĝis en la jaro 1453 konata pilgrimejo. Sub la friburga regado Chapelle apartenis al la Voktejo Rue, kiu en la jaro 1798 dum la Helveta Revolucio fariĝis distrikto kaj en la jaro 1848 surbaze de la nova friburga konstitucio estis integrita al la Distrikto Glano.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]