Les Misérables (muzikalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Misérables)

Les Misérables (prononco [le: mize:rABL], laŭ sistemo IFA [​le mizeʁabl]) estas muzikalo nur-kanta (do sen recitado) surbaze de la kvin-parta romano Les Misérables de la franca poeto kaj romanverkisto Victor Hugo. Premiere prezentita en Parizo en 1980, ĝi havas muzikon de Claude-Michel Schönberg kaj originalan franclingvan kantotekston de Alain Boublil kaj Jean-Marc Natel. La Londona surscenigo prezentiĝas kontinue ekde oktobro 1985 - la plej longtempe prezentata muzikalo en Eŭropo kaj la dua plej longtempe prezentata muzikalo tutmonde (post The Fantasticks originale prezentita en Novjorko ekde 1960, poste plu en Londono ekde 2010).

La rakonto disvolviĝas en Francio komence de la deknaŭa jarcento - temas pri Jean Valjean, franca kamparano, kaj lia serĉo de elsaviĝo post dek-naŭ-jara estado en malliberejo pro ŝtelo de pano por la malsata infano de sia fratino. Dum sia barakto pri pli bona vivo, Valjean kaj pluraj pliaj roluloj estas balaitaj en la francian ribelon de junio 1832, kie grupo de junaj idealistoj konstruas stratan barikadon kaj konvinkas ilin kunagi.