Treytorrens (Payerne)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Treytorrens
Blazono de Treytorrens
Blazono de Treytorrens
Blazono de Treytorrens
Preĝejo Sankta Baptisto en Treytorrens
Preĝejo Sankta Baptisto en Treytorrens
Preĝejo Sankta Baptisto en Treytorrens
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Brojo-Vully
Geografia situo CH1903: 551284 / 180191 (mapo)46.7711111111116.8008333333333Koordinatoj: 46° 46′ N, 6° 48′ O; CH1903: 551284 / 180191 (mapo)
Nombro de loĝantoj 115
Areo 3,07 km²
Alteco 661 m super marnivelo
Poŝtkodo 1538
Komunumkodo 5828
Mapo de Treytorrens
Mapo de Treytorrens
Mapo de Treytorrens
vdr

Treytorrens estas komunumo en la distrikto Brojo-Vully en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 115 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Treytorrens situas en la Vaŭda Mezlando sur la molasaj montetoj inter la baseno de la Lago de Neŭŝatelo en nordo kaj la ebenaĵo de la rivero Brojo en sudo. Tra la komunumo fluas la riverteo Eta Glano. La komunumo konsistas el la vilaĝo Treytorrens kaj la vilaĝeto Les Molliettes.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,07 km², de kiuj 20,6% estas kovritaj de arbaro, 74,5% servas por agrikulturo kaj 4,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Treytorrens limas en nordo al Murist (FR), en oriento al Nuvilly (FR), en sudoriento al Valbroye, en sudokcidento al Champtauroz, kaj en nordokcidento al Chavannes-le-Chêne.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Trytorrens situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra Treytorrens pasas konekta vojo de Murist al Valbroje kaj alia flanka vojo kondukas al Chavannes-le-Chêne. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 15 kilometrojn norde de la komunumo apud Estavayer-le-Lac. Pere de buslinio al Estavayer-le-Lac la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Camorino datiĝas el la jaro 1194 Troterens. La Senjoroj de Treytorrens dum mezepoko estis vasaloj de la episkopo de Laŭzano. En la 12-a jarcento ili submetiĝas al la landa suverenceo de Savojo. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Treytorrens apartenis al la Voktejo Moudon. En la jaro 1798 ĝi estis atribuita al la Distrikto Payerne, kiu en la jaro 2006 surbaze de la nova administra ordo de Kantono Vaŭdo estis integrita al la nova Distrikto Brojo-Vully.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]