Les Parapluies de Cherbourg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Les Parapluies de Cherbourg
filmo
Originala titolo Les Parapluies de Cherbourg
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1964, 3 feb. 1964, 19 feb. 1964, 16 dec. 1964, 12 nov. 1965, 26 feb. 1966
Ĝenro muzika filmo, amafera filmo, filma dramo, muzikalo, melodramo
Kameraado Jean Rabier
Reĝisoro(j) Jacques Demy
Produktisto(j) Mag Bodard
Scenaro Jacques Demy
Filmita en passage Pommeraye
Muziko de Michel Legrand
Rolantoj Catherine Deneuve • Nino Castelnuovo • Anne Vernon • Harald Wolff • Dorothée Blanck • Ellen Farner • Gisèle Grandpré • Hervé Legrand • Jacques Demy • Jean Champion • Jean-Pierre Dorat • Marc Michel • Mireille Perrey • Patrick Bricard • Philippe Dumat • Rosalie Varda • Myriam Michelson • Jean Valière • Danielle Licari • José Bartel • Christiane Legrand • Claire Leclerc • Claudine Meunier • Georges Blaness • Jean Cussac • Raoul Curet • Michel Legrand • Jean-Claude Briodin • José Germain
Honorigoj Ora Palmo • Louis Delluc Prize
IMDb
vdr

Les Parapluies de Cherbourg (La Pluvombreloj de Ĉerburgo) estas muzika filmo farita en 1964. Ĝi estis direktita de Jacques Demy, kaj stelulis Catherine Deneuve kaj Nino Castelnuovo. La muziko estis komponita de Michel Legrand. Ĝi estas la meza filmo en ia trilogio, post la filmo de Demy Lola en 1960 kaj antaŭ lia filmo Les Demoiselles de Rochefort en 1967; la tri filmoj dividas iujn el la samaj aktoroj kaj etaj rolantoj.

La filmo estas nekutima ĉar ĉiuj dialogoj estas kantitaj, eĉ la plej senĝenecaj konversacioj. Tio estas ekzemplo de la muzika formo konata kiel recitada.

Rakonto[redakti | redakti fonton]

Sinjorino Emery kaj sia filino Geneviève (Deneuve) vendas pluvombrelojn ĉe ilia malgranda butiko en la marborda urbeto de Ĉerburgo en Normandio, Francio. Geneviève estas enama kun Guy (Castelnuovo), bela juna aŭtomekanikisto kiu flegas sian praonklinon kune kun mallaŭta, dediĉita, flegistino, Madeleine (Ellen Farner), juna fraŭlino kiu klare amas Guy'on. Postveninte, tamen, Guy nevolonte varbiĝas, kaj devas foriri por batali en la Milito de Alĝerio kaj malofte skribas al sia amatino. Monatojn poste, Geneviève estas graveda, ammalsana, kaj sin sentas forgesita. Je la insisto de ŝia patrino, ŝi edziniĝas kun ĉirkaŭ-tridek-jaraĝa Roland Cassard (Marc Michel), kviete bela Pariza juvelisto kiu enamiĝas kun Geneviève kaj estas volonta edzinigi la pli junan knabinon, kvankam ŝi naskas infanon de alia viro. La socia geedziĝo en granda katedralo, kun kroneto metita sur la kapo de la fianĉino, simbolas ŝian supran socian kaj ekonomian moviĝon.

Kiam Guy revenas de la armeo kaj la milito kun gambvundo, li ekscias ke Geneviève edziniĝis, forlasis Ĉerburgon, kaj ke la pluvombrela vendejo ne plu estas tie. Li provas rekomenci sian malnovan vivon, sed estiĝas ribela kaŭze de la milito kaj la perdo de Geneviève. Unu tagon, Guy eksiĝas de sia laboro post argumento kun sia estro, kaj pasas nokton, tagon, drinkante malmodere en malelegantaj havenaj drinkejoj. Li finas per amori prostituitinon nomitan Jenny, kies reala nomo fakte ankaŭ estas Geneviève. Kiam li reiras al sia apartamento, Madeleine rakontas al li plore ke lia praonklino mortis. Eventuale, Guy rekonas la amon de Madeleine, kiu purigas sian vivon, kun ŝia kuraĝigo. Kun heredaĵo de lia onklino, li povas financi posedi novan "Amerikstilan" benzinejon de Esso. Li petas al Madeleine edziniĝi kun si, kaj ŝi akceptas tre feliĉe.

La konkludo okazas en decembro 1963, proksimume kvin jarojn post la pli fruaj okazoj. Guy nun prizorgas la Esso-benzinejon de la geedzoj. Li estas kun sia nun gaja kaj amanta edzino, Madeleine, kaj ilia eta filo François. Estas la antaŭ-Kristnaska vespero ĉe la nova komercejo. Madeleine kaj François faras mallongan promenon, lasante Guy'on mallonge, post kiam nova aŭto Mercedes eniras la benzinejon. La lutreolo-portanta stiristino fakte estas malnaiva, videble riĉa Geneviève, akompanita de la filino de ŝi (kaj Guy), Françoise, kiu restas en la aŭto.

Ili iras internen, unue ŝokitaj vidi unu la alian, kaj Geneviève klarigas, ke ŝi revenas al Ĉerburgo por la unua fojo ekde sia edziniĝo. Ŝia iome juna patrino nun estas morta. Ŝi nur havas sian riĉan edzon kaj infanon en ŝia familia vivo. La du interparolas kiam la aŭto de Geneviève plenbenziniĝas, kaj Geneviève demandas al Guy ĉu li volas renkonti ilian filinon. Senkomente, kaj mallonga pripenso, li respondas "ne," do ili interŝanĝas siajn lastajn adiaŭojn.

Teĥnikaj detaloj[redakti | redakti fonton]

  • Reĝisoro: Jacques Demy
  • Muziko: Michel Legrand
  • Unua apero: 19-a de februaro, 1964
  • Formato: 35 mm, 1.66:1 aspekt-porcio
  • Ĝenro: Muzika Dramo
  • Daŭro: 91 minutoj (laŭ IMDB.com)

La moderna versio de Les Parapluies de Cherbourg ellasita sur DVD estas komplete renovigita versio de la origino. La filmo estis registrita sur Eastman negativaĵo kiu rapide velkis kaj preskaŭ neuzebliĝis. La variaj kopioj de la filmo en kinejoj ankaŭ iom post iom perdis ilian kvaliton; bonŝance, Demy konsciiĝis pri la mallonga vivo de la origina negativaĵo, kaj faris negativajn nigrajn kaj blankajn kopiojn de la origino en tri koloraj hordoj. En la jaroj 1990-aj, la edzino de Demy, filmdirektistino Agnès Varda, estris projekton remeti la tri nigrajn-kaj-blankajn kopiojn kune. La rezulta filmo rekaptis la imagitan vidon de superreale hela Ĉerburgo. Legrand helpis en la cifereca rekreo de la orkestraĵo kaj finfine produktis altkvalitan version de la filma orkestraĵo, konsiderata de multaj esti muzika ĉefverko.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • Prix Louis-Delluc, 1963
  • Grand Prix ĉe la 1964 Festivalo de Cannes
  • Premio de Kritikoj por Plej Bona Filmo, per la Franca Sindikato de Filmkritikoj, 1965
  • Nomumita por la Akademia Premio de Plej Bona Alilingva Filmo en 1964
  • Nomumita por tri aliaj Akademiaj Premioj en 1966, ĉiu tri por Legrand kaj Demy, kvankam ĝi ne gajnis iujn: "Plej Bona Kanto" (por "Mi Atendos Vin"), "Plej Bona Origina Orkestraĵo" kaj "Plej Bona Orkestraĵa Kreado - Adapto aŭ Kuraco".

Rolulantaro[redakti | redakti fonton]

  • Catherine Deneuve: Geneviève Emery
  • Nino Castelnuovo: Guy Foucher
  • Anne Vernon: Madame Emery
  • Mireille Perrey: Aunt Élise
  • Marc Michel: Roland Cassard
  • Ellen Farner: Madeleine
  • Jean Champion: Aubin
  • Pierre Caden: Bernard
  • Jean-Pierre Dorat: Jean

Interesaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Du el la kantoj de la filmo fariĝis anglalingvaj famaĵoj kaj estis registritaj de multaj artistoj: "Mi Atendos Vin" kaj "Rigardu Tion, Kio Okazas" (origine "Recit de Cassard" / "La Rakonto de Cassard"). Ambaŭ estis tradukitaj en la anglan de la tekstisto Norman Gimbel.
  • Anglalingva etapa versio, nomita The Umbrellas of Cherbourg, kun tradukitaj tekstoj de Sheldon Harnick, komenciĝis en 1979 ĉe la Publika Teatro.
  • Christine Legrand, la edzino de Michel Legrand, kantis la voĉon de Emily. Christine estis membro The Swingle Singers.