Les quatre cents coups

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Les Quatre Cents Coups (La Kvar Cent Faroj) estas franca filmo de François Truffaut aperinta en 1959.

Temo

Grandparte aŭtobiografia, la filmo rakontas la malfacilan infanecon de Antoine Doinel, interpretita de Jean-Pierre Léaud, liajn rilatojn kun siaj gepatroj, liajn ŝteletojn, kio havigos al li esti enfermita en centro por deliktaj neplenaĝuloj.

Fine de la 1950-aj jaroj, Antoine Doinel, 12-jara, vivas en Parizo inter malmulte amanta patrino kaj sensignifa duonpatro. Li plagias la finon de La Recherche de l'absolu dum franclingva redaktado. La profesoro atribuas al li nul poenton je la granda konfuzo de Antoine, kiu fakte nevole memoris parton kiun li legis antaŭ nelonge.

Antoine Doinel sentas fervoran admiron por Balzac. Li dediĉis al li altaron, kandelo lumigas portreton de la verkisto kaj bruligas kurtenon, provokante la koleron de liaj gepatroj. Krome, malmilde traktita de profesoro pri la franca, aŭtoritatema kaj maljusta, li transiras kun sia kunulo René de foresto el la lernejo al mensogo. Poste estas fuĝo, ŝtelo de skrib-maŝino kaj polica komisarejo. Liaj gepatroj, ne plu volante lin akcepti, konfidas lin al « Prizorgata edukado ». Porinfana juĝisto tiam lokas lin en Centron de observado, kie li eĉ estas senigata de vizito de sia amiko René. Profitante futbal-matĉon, Antoine eskapas. Postsekvata, li kuras tra la kamparo ĝis la maro kaj turniĝas al la kamerao.

La spiralo en kiu la juna Doinel enprofundiĝas estas priskribita kun sentemeco tamen ankaŭ kun firmeco. Ĝi estas des pli kortuŝa, ke la filmo paralele montras la daŭran mallertan bonvolemon de la heroo. La spektanto facile identiĝas kun Antoine Doinel, kun kiu Jean-Pierre Léaud, debutanta aktoro ŝajnas plene kunfandiĝi. La emocia konfuzo kaj la antaŭenira fuĝo de la adolesko estas de ĉiuj epokoj.

Teĥnikaĵoj

Rolularo

Rekompencoj

  • 1959: Festivalo de Cannes: premio por reĝisorado
  • Granda premio "Fémina" Belga de kino
  • Premio de monda festivalo de Akapulko
  • Premio "Joseph Burstyn" por plej bona alilanda filmo
  • Premio por plej bona alilanda filmo atribuita novjorka recenzo
  • 1959: Premio Méliès

Eksteraj ligiloj