La Brévine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Taillères)
La Brévine
Blazono de La Brévine
Blazono de La Brévine
Blazono de La Brévine
La Brévine
La Brévine
La Brévine
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Le Locle
Koordinatoj  46° 58′ 55″ N 6° 36′ 25″ O / 46.98194 °N, 6.60694 °O / 46.98194; 6.60694 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 55″ N 6° 36′ 25″ O / 46.98194 °N, 6.60694 °O / 46.98194; 6.60694 (mapo)
Nombro de loĝantoj 655
Areo 41,82 km²
Alteco 1043 m super marnivelo
Poŝtkodo 2406
Komunumkodo 6432
Mapo de La Brévine
Mapo de La Brévine
Mapo de La Brévine
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

La Brévine estas komunumo en la distrikto Le Locle en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 655 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Brévine situas en la altmontara valo de La Brévine en la Neŭŝatela Ĵuraso sur alteco de 1043 m s.m. Al la komunumo La Brévine apartenas la vilaĝoj La Brévine, Le Brouillet, Bémont, Les Taillères norde de la Lago des Taillères kaj La Chatagne, kaj multnombraj izolitaj bienoj. En la centro de la komunuma teritorio rimarkinda estas la Lago des Taillères. La akvo de la lago Les Taillères fluas subtere kaj aperas denove en Noiraigue en Val-de-Travers. La regiono ĉirkaŭ la lago estas konata kiel Siberio de Svislando, ĉar tie vintre la temperaturo regule falas al malpli ol 40 celsiaj minusgradoj.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 41,82 km², de kiuj 42,5% estas kovritaj de arbaro, 53,6% servas por agrikulturo kaj 23,2% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo La Brévine limas en nordo al Grand'Combe Chateleu (Francio), en nordoriento al Le Cerneux-Péquignot, en oriento al La Chaux-du-Milieu, en sudoriento al Les Ponts-de-Martel, en sudo al Val-de-Travers, en okcidento al Hauterive-la-Fresse (Francio), en nordokcidento al Ville-du-Pont (Francio), kaj en nordnordokcidento al Les Gras (Francio).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra La Brévine pasas la kantona ĉefvojo n-ro 149 kaj la vojo n-ro 2225. Per la tri poŝtaŭtolinioj al Le Locle, Fleurier kaj Les Bayards la komunumo La Brévine estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua vilaĝo de la komunumo La Brévine, kiu estis dokumente menciita, estis Béomont en la jaro 1266 kiel Bemont. Mencio de Les Taillères datiĝas el la jaro 1304 kiel Chaul de Estaleres. Dum mezepoko La Brévine estis parto de la voktejo Val-de-Travers ĝis en la jaro 1624 estis kreiita la civitanestra oficejo La Chaux-des-Taillères kaj La Brévine estis rekonita kiel aparta komunumo. En la 19-a jarcento en La Brévine vivis pli ol la duobla kvanto da homoj ol hodiaŭ (1880 la komunumo havis 1703 loĝantojn). En la 20-a jarcento la loĝantaro konstante malkreskis kaj nur en la lastaj jaroj tiu malkresko haltiĝis.[2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]