Chamoson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Les Vérines)
Chamoson
Blazono de Chamoson
Blazono de Chamoson
Blazono de Chamoson
Preĝejo Sankta Petro de Clages en Chamoson
Preĝejo Sankta Petro de Clages en Chamoson
Preĝejo Sankta Petro de Clages en Chamoson
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Conthey
Koordinatoj  46° 12′ 11″ N 7° 13′ 16″ O / 46.20306 °N, 7.22111 °O / 46.20306; 7.22111 (mapo)Koordinatoj: 46° 12′ 11″ N 7° 13′ 16″ O / 46.20306 °N, 7.22111 °O / 46.20306; 7.22111 (mapo)
Areo 32,47 km²
Alteco 490 m super marnivelo
Poŝtkodo 1955
Komunumkodo 60222
Mapo de Chamoson
Mapo de Chamoson
Situa mapo de Chamoson
vdr

Chamoson estas komunumo en la distrikto Conthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3206 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chamoson situas en la franclingva Suba Valezo ĉe la norda flanko de la Rodanvalo. La rivero Rodano formas la sudan komunumlimon. En Chamoson situas la plej granda vitejo de Valezo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Chamoson, Grugnay, Les Vérines, Mayens-de-Chamoson, Némiaz kaj Saint-Pierre-de-Clages. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 32,47 km², de kiuj 28,8% estas kovritaj de arbaro, 26,3% servas por agrikulturo kaj 7,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chamoson limas en nordo al Conthey, en oriento al Ardon, en sudoriento al Nendaz, en sudo al Riddes, en okcidento al Leytron, kaj en nordnordokcidento al Bex (VD).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Chamoson pasas en sudo la kantona ĉefvojo n-ro 9 kaj la svisa aŭtovojo A9, kies alveturejo Riddes situas duonan kilometron sudokcidente de la komunuma teritorio. En Saint-Pierre-de-Clages situas stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Siono al Laŭzano.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Chamoson datiĝas el la jaro 1050 kiel Camusia. De la 11-a jarcento ĝis la Helveta Revolucio de 1798 Chamoson estis parto de la Senjorujo Ardon-Chamoson. De 1798 Ardon-Chamoson apartenis al la Distrikto Martigny, kaj ek de tiam al la Distrikto Conthey. En la jaro 1819 Ardon kaj Chamoson formale disiĝis kaj estiĝis la hodiaŭa komunumoj Ardon kaj Chamoson.[3]

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Vidindaĵoj en Chamoson estas la romana preĝejo en Saint-Pierre-de-Clage el la 12-a jarcento. Ankaŭ impresaj estas la malnovaj burĝaj domoj. En Chamoson ekzists la tiel nomita svisa librovilaĝo, kie ek 1993 instaliĝis 14 brokantaĵolibrovendoj.[4]

Komunuma partnereco[redakti | redakti fonton]

La komunumo Chamoson havas komunuman partnerecon kun Degersheim en Kantono Sankt-Galo en Svislando.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]