Les mots Esperanto groupés selon le sens
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
''Les mots Esperanto groupés selon le sens '' | ||
---|---|---|
Aŭtoro | Marcel Bobin | |
Eldonjaro | 1906 | |
Urbo | Parizo | |
Eldoninto | Imprimerie Centrale Espérantiste | |
Paĝoj | 160 | |
Les mots Esperanto groupés selon le sens, estas Esperanta-franca vortareto kie la vortoj estas laŭteme grupigitaj. Ĝi estis verkata de Marcel Bobin en 1906. Reeldono estas okazinta ĉe Imprimerie Centrale Espérantiste el Parizo en 1927.
Krom superrigardo de la ĉefaj Esperantaj lingvo-elementoj (prefiksoj, sufiksoj, tabelvortoj, pronomoj, prepozicioj, adverboj, konjunkcioj, interjekcioj), jenaj temoj estas pritraktitaj :
- La individua vivo (la homa korpo, la farto kaj malsanoj, la manĝaĵoj, la vestoj kaj tualeto);
- La familia vivo (la familio, la religio, la domo kaj meblaro, la mastraĵo kaj hejmaj uzaĵoj, la ludoj, sportoj kaj vojaĝoj);
- La socia vivo (la ŝtato, la armeo, la urbo, la tagoj kaj monatoj, la komerco);
- La intelekta vivo (la lernejo, la nombroj, la scienco, la literaturo kaj artoj, la animo);
- La universala vivo (la ĉielo kaj atmosfero, la tero, la kampkulturo, la bestoj, la kreskaĵoj, la mineraloj, la industrio).
Finfine la libreto ankaŭ enhavas listeton de falsaj amikoj en Esperanto.
Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]
Kategorioj:
- Libroj de Marcel Bobin
- Esperanto-libroj aperintaj en 1906
- Eldonaĵoj de Imprimerie Centrale Espérantiste
- Esperanto-vortaroj
- Franca lingvo
- Libroj aperintaj en 1927
- Gramatiko de Esperanto
- Antverpena Lingvo-libraro
- Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj
- Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience