Leslie Caron

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Leslie Caron
Persona informo
Naskonomo Leslie Claire Margaret Caron
Naskiĝo 1-an de julio 1931 (1931-07-01) (92-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Lingvoj francaangla vd
Ŝtataneco FrancioUsono vd
Familio
Patro Claude Caron vd
Patrino Margaret Petit vd
Edz(in)o Michael Laughlin • Geordie Hormel • Peter Hall vd
Amkunulo Warren Beatty vd
Infanoj Jennifer Caron Hall • Christopher Hall vd
Profesio
Okupo aktoro • filmaktoro • baleta dancisto vd
Aktiva en Francio vd
Aktiva dum 1951– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Leslie Claire Margaret CARON (en franclingva prononco: [lɛsli kaʁɔ̃]; 1a de Julio 1931) estas franca kaj usona aktorino kaj dancistino. Ŝi ricevis la premiojn Ora Globo, du BAFTA Awards kaj la Primetime Emmy Award, krom du nomumoj por Oskar-premioj. Ŝi estas unu el la lastaj survivantaj steluloj el la Ora Epoko de la kinarto de Holivudo.

Leslie Caron en 1953.

Caron ekkarieris kiel dancistino. Ŝi faris sian filmodebuton en la muzikalo An American in Paris (1951), sekvite de roloj en The Man with a Cloak (1951), Glory Alley (1952) kaj The Story of Three Loves (1953), antaŭ sia rolo de orfano en Lili (ankaŭ de 1953), kiu havgis al ŝi la premion BAFTA al la Plej Bonkvalita Eksterlanda Aktorino kaj nomumojn por Oskar-premio kaj premion Ora Globo.

Kiel ĉefa rolulino, Caron stelulis en filmoj kiel The Glass Slipper (1955), Daddy Long Legs (1955), Gigi (1958), Fanny (1961), el kiuj ambaŭ havigis al ŝi siajn nomumojn el la Ora Globo, Guns of Darkness (1962), The L-Shaped Room (1962), Father Goose (1964) kaj A Very Special Favor (1965). Pro sia rolo kiel fraula gravedulino en The L-Shaped Room, Caron, krom ricevi duan nomumon al Oskar-premio, atingis la Oran Globon al la Plej Bonkvalita Aktorino en Drama Filmo kaj duan `premion BAFTA.

Aliaj roloj de Caron estas Is Paris Burning? (1966), The Man Who Loved Women (1977), Valentino (1977), Damage (Fatale, 1992), Funny Bones (1995), Chocolat (2000) kaj Le Divorce (2003). En 2007, ŝi ricevis la premion Primetime Emmy al Elstara Gastaktorino en Dramaserio pro la ludado de kidnapitino en Law & Order: Special Victims Unit.

Totale ŝi aperis en 44 filmoj el 1951 ĝis 2020 kaj en 23 televidserioj el 1959 ĝis 2018. Krome ŝi partoprenis en 22 teatraĵoj el 1955 ĝis 2014. Ŝi ricevis multajn honorojn, inter kiuj la Honora legio.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]