Leslie Mann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Leslie Mann (2012)

Leslie Mann (n. 26-an de marto 1972 en San Francisco, Kalifornio) estas usona aktorino.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Mann ludis junaĝe en reklamaj filmetoj. Ŝi debutis en 1991 en roleto en la komedio Virgin High. En la komedio Cable Guy, ŝi ludis pli gravan rolon kun Jim Carrey kaj Matthew Broderick. Tio alportis por ŝi la konatecon, por kiu rolo ŝi estis selektita el ĉ. 500 konkurintoj. Ŝi poste ludis ĉefe en komedioj. Pliaj konataj filmoj de ŝia estas George of the Jungle, Big Daddy, The 40 Year Old Virgin.

Mann geedziĝis en 1997 kun reĝisoro Judd Apatow, kun kiu ŝi konatiĝis dum la scenlaboroj de filmo Cable Guy. Ili havas du filinojn, Iris kaj Maude, kiuj ambaŭ aperis en la filmoj Knocked Up, Funny People kaj This Is 40 kiel infanoj de la filma karaktero de Mann.

Filmoj[redakti | redakti fonton]

  • 1991: Virgin High
  • 1996: The Cable Guy
  • 1996: She’s the One
  • 1996: Last Man Standing
  • 1997: George of the Jungle
  • 1999: Big Daddy
  • 2000: Timecode
  • 2002: Orange County
  • 2002: Stealing Harvard
  • 2005: The 40 Year Old Virgin
  • 2007: Knocked Up
  • 2008: Drillbit Taylor
  • 2009: 17 Again
  • 2009: Funny People
  • 2009: Shorts
  • 2010: I Love You Phillip Morris
  • 2011: The Change-Up
  • 2012: This is 40
  • 2013: The Bling Ring
  • 2014: The Other Women
  • 2015: Vacation
  • 2016: How to Be Single