Saltu al enhavo

Lesotho Fatse La Bontata Rona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lesotho Fatse La Bontata Rona
“Lesotho Fatse La Bontata Rona”
nacia himno
lando  Lesoto
kantoteksto François Coillard (pli detale vidu tekste)
muziko Ferdinand Samuel Laur
ekde 1-a de junio 1967
muzika ekzemplo
"Lesotho Fatse La Bontata Rona"
noicon
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla).
v • d • r
notaro

"Lesotho Fatse La Bontata Rona" (sote, tradukita titolo "Lesoto, lando de niaj patroj") estas la nacia himno de Lesoto. Oni oficiale deklaris ĝin nacia himno de Lesoto la 1-an de junio 1967, post kiam la ŝtato ekestis post la epoko de koloniado.

La origina teksto estas verkita de la franca misiisto en Zimbabvo François Coillard kaj de Adolphe Mabille en 1869, kiu furoris inter la sotoj post la tria milito inter la Sota Reĝlando kaj la afrikansa Oranĝa Libera Ŝtato sude de 1867-1968, kaj tiu furoro helpis akcepti al la sotoj la postmilitajn limojn de la Sota Reĝlando - postan redaktitan, koncizigitan tekston por uzo kiel moderna nacia himno en 1967 verkis Joshua Pulumo Mohapeloa. La muzikon komponis la badena kaj svislanda komponisto Ferdinand Samuel Laur jam en 1820 sub la titolo Freiheit ("libero"). La himno kutime ludiĝas orkestre en la tonalo B♭-maĵoro.