Lester R. Brown

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lester R. Brown
Persona informo
Lester R. Brown
Naskiĝo 28-an de marto 1934 (1934-03-28) (89-jaraĝa)
en Bridgeton
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Rutgers • John F. Kennedy School of Government • Universitato de Marilando vd
Profesio
Okupo agronomo • verkisto • natursciencisto • terkultivisto • mediprotektulo vd
Laborkampo daŭrigebla disvolviĝomedio vd
Aktiva dum 1963– vd
Verkado
Verkoj Plan B 4.0: Mobilizing to Save Civilization ❦
Eco-Economy: Building an Economy for the Earth ❦
Plan B 2.0: Rescuing a Planet Under Stress and a Civilization in Trouble vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lester R. Brown (naskiĝis la 28-an de marto 1934 en Bridgeton Nov-Ĵerzejo Usono) estas usona tutmonda ekologiisto, verkisto, Konata pro analizoj de la tutmonda varmiĝo, nutraĵ-manko, akvo-elĉerpiĝo kaj energio-manko. Li fondis la Mond-Gardan Instituton (Worldwatch Institute) kaj la Ter-Politikan Instituton (ne-profitan esplor-organizaĵon kies sidejo estas en Vaŝingtono kaj kiun li prezidas).

Brown verkis aŭ kunverkis pli ol 50 librojn pri naturmediaj tutmondaj problemoj tradukitajn en pli ol 40 lingvojn. Lia plej lasta verko estas Plan B 3.0: Mobilizing to Save Civilization, kies esperantigo aperis en 2008 sub titolo Plano B - Mobilizo por savi civilizacion. Brown resumis multajn el la plej gravaj problemoj endanĝerigantaj civilizacion en numero de majo 2009 de la revuo Scientific American.[1] Ricevanto de 40 honoraj doktorecoj kaj premioj, inkluzive, en 1987, de la Naturmedia Premio de Unuiĝintaj Nacioj, en 1989, de la Ora Medalo de WWF, en 1994, de la Premio Blua Planedo (Blue Planet) pro liaj "kontribuoj al solvado de tutmondaj naturmediaj problemoj" kaj ankaŭ de la premio MacArthur Fellowship, jam en 1978 en sia libro The Twenty-Ninth Day (La dudek-naŭa tago), Brown atentigis pri la "diversaj danĝeroj aperantaj sekve de nia ekspluatado de la naturo... pro troa fiŝkaptado en la oceanoj, senarbarigo kaj transformado de teroj en dezertojn"[2]
En 1986, la Biblioteko de Kongreso petis liajn personajn arkivojn, rimarkante ke liaj verkoj "jam forte influis la pens-aliron al problemoj kiel tutmondaj loĝantaro kaj resursoj." Meze de la 1970-aj jaroj, Brown kontribuis al disvolvo de la koncepto pri "daŭripova disvolviĝo", dum kariero komenciĝinta per agrikulturo. Brown loĝas en Vaŝingtono.

Vivo-komenco[redakti | redakti fonton]

Brown naskiĝis kaj kreskis en agrikulturejo en Nov-Ĵerzejo, apud la rivero Delavaro. Frue en sia infanaĝo li eksciis, ke multaj el la fondintoj de Usono estis engaĝitaj en agrikulturo, kaj tiam ekdeziris lerni tomat-kultivadon. Aĝante dekkvar jarojn, li komencis komercon pri tomatkultivado, kio fine kreskis ĝis iĝi la plej granda en Nov-Ĵerzejo vendante pli ol 680 tunojn jare. Li poste diris "agrikulturo estas ĉio kion mi volis fari en mia vivo. Vi devas koni grundojn, veteron, plant-patologiojn, entomologion, mastrumadon kaj eĉ pri politiko. Ĝi estas ideala interfaka profesio." [3]

Kleriĝo[redakti | redakti fonton]

Ĵus akirinte diplomon pri agronomio en Universitato Rutgers en 1955, li pasigis ses monatojn vivante en kampara Barato, kie li intime konatiĝis kun la nutraĵa-loĝantara problemo. "Lia sperto en barataj vilaĝoj ŝanĝis lian vivon" skribis la biografiiston David De Leon. "Kvankam li revenis al tomat-kultivado kiam li revenis Usonon, ĉi tiu laboro ne plu aspektis tiel alloge."[3] En 1959, Brown dungiĝis ĉe la Eksterlanda Agrikultura Servo de la Usona Departemento pri Agrikulturo (USDA), kiel internacia agrikultur-analizisto.[4] Brown tiam akiris magistrecon pri agrikultura ekonomiko en universitato de Marilando. Dum lia kvar-jara tempo en USDA, Brown plenumis studon pri tutmondaj resursoj. Ministro pri agrikulturo, Orville Freeman proponis al li laboron pri diversaj politik-konsiloj, dirante: "nun, kiam vi skizis la problemaron, vi devas ion fari pri ili." [3] Li baldaŭ estis konsiderata kiel la konstanta fakulo pri tutmondaj problemoj. Tiel li konsiladis la ministron pri Agrikulturo pri la eksterlandaj agrikulturaj politikoj. Li laboris ankaŭ por la Internacia Agrikultur-Disvolva Servo fine de la 1960-aj kaj komence de la 1970-aj, samtempe akirante magistrecon pri Publika Administrado el la Harvarda Administrada Lernejo Kennedy. Lia ĉefa laboro celis "kreskigi nutraĵ-produktadon en subdisvolviĝintaj landoj."[3] Komence de 1969, li forlasis la registaran administracion por kunfondi la Eksteran Disvolv-Konsilion (Overseas Development Council ). Li iĝis ankaŭ entuziasma fidanto je la verda revolucio, esperante uzi pli bonajn semojn kaj kultiv-metodojn por kontribui al solvado de la tutmondaj malriĉec- kaj malsateg-problemoj. Liaopinie, "ĉi tiu teknikaro estas la plej turnopunkta evento el la historio de la elpenso de la vapor-maŝino."[3] Dum postaj jaroj, tamen, li ekkonsciis ke rapida loĝantar-kresko en la nedisvolviĝinta mondo estis superanta la atingojn en nutraĵ-produktada pliigo.

Kariero de naturmedia aktivulo[redakti | redakti fonton]

En 1974, kun subteno de la Fondaĵo Rockefeller Brothers Fund per stipendio de 500.000 usonaj dolaroj, Brown fondis la Mond-Gardan Instituton, la unuan esplor-instituton dediĉitan al analizado de tutmondaj naturmediaj problemoj. Li tiam lanĉis la inform-servon Worldwatch Papers kaj la raportojn Stato de la Mondo (State of the World) kaj aliajn informajn eldonaĵojn. Laŭ De Deon, "li kunigis skipon da junaj idealistoj ĵus elirantaj el la universitato. Ili estis petitaj esti "profesiaj ĝeneralistoj", anstataŭ mallarĝ-spektraj fakuloj kun altnivelaj diplomoj."[3]

La instituto fine rimarkiĝis kiel sendependa kaj respektinda pensfabriko koncentriĝanta pri naturmediaj problemoj kaj ankaŭ stokejo de granda amaso da prinaturmediaj informoj. Ĝia celo estas klerigi la publikon kaj registarojn pri naturmediaj problemoj kaj rekomendi agojn. La instituto rifuzis iĝi premgrupo, kiel diris Brown: "la mondo plenas je fakuloj kiuj profunde fosas ternestojn kaj eligas orŝtonetojn kaj vidigas ilin, sed neniu staras supre por kunigi ilin. Ĉi tio estas nia laboro."[3]

Ĉefaj temoj[redakti | redakti fonton]

Sufiĉe nombraj estas le temoj, kiuj eniris lian laboron laŭlonge de la jaroj. Jen nekompleta listo de ili:

Ekologiisto kaj verkisto[redakti | redakti fonton]

Alarmado[redakti | redakti fonton]

Post freŝdata parolado ĉe la Universitato Catawba (Catawba College), la universitata gazeto parolis pri li, kiel "naturmedia Paul Revere," [pro tio, ke] li avertis sian aŭskultantaron dirante "krom se la civilizacio prenus alian vojon, ĝia fino estas vere proksima... Ni partoprenas vetkuron inter la naturmedia krita punkto kaj la politikaj kritaj punktoj, - 'kion plej bezonas, estas ke la merkato spegulu la naturmedian realon.' " Li aldonis "ni ne bezonas travivi fandiĝon de glaĉeroj por scii,ke ni estas en problemoj. Kiom ni pretas elspezi por eviti 23-futan leviĝon de la marnivelo?" li klarigis, ke "nerektaj kostoj estas difinantaj nan estonton, " kaj ĉi tion ignorante, "ni faras ekzakte la samon kiel Enron - lasante kostojn ekster la kontoj. Konsumadi hodiaŭ sen interesiĝi pri la estonto estas senelireja filozofio." Li parolis pri rapidaj loĝantar-kresko kaj senarbarigo kaj ankaŭ pri "du novaj streĉoj - altiĝantaj prezoj de nutraĵoj kaj petrolo." "Petrol-prezoj altiĝas, ankaŭ altiĝos gren-prezoj," li asertis.[5]

Proponoj de solvoj[redakti | redakti fonton]

En decembro 2008, en eseo por la Ter-Politika Instituto, Brown prezentis rimedojn por krei labor-postenojn per publikaj investoj en renoviĝantaj energioj kaj energi-efikaj teknikoj. Li liveris statistikojn pri disvolvo de la sektoro, enkalkulante kreotajn labor-postenojn [6]

  • La industrio pri renoviĝantaj energioj - venta,suna kaj geoterma - estas kreskanta per 30% jare;
  • Nun, estas en Usono 24.000 megavatoj da perventa energi-produktkapablo jam enretigita, sed estas "mirigaj" 225.000 megavatoj da planitaj vent-elektroturbinaroj;
  • Ĉiu miliardo da usonaj dolaroj investita en vent-elektroturbinoj kreas 3.350 labor-postenojn - t.e. preskaŭ duoble pli ol la postenoj kreitaj en la karbo-elektrocentraloj;
  • Unu miliardo da usonaj dolaroj investita en sun-fonta energio estigas 1.480 labor-postenojn;
  • Kion oni bezonas, estas mobilizo samtipa kiel tiu okazinta en Usono dum la Dua Mondmilito, por produkti aŭtomobilojn funkciigatajn per elektro, kiuj funkcias je kosto benzin-egalvaloranta $0,25 por unu litro (anstataŭi ĉiun SUV-on per konektebla hibrid-veturilo ŝparigus $20.000 da importita petrolo dum ĝia uz-tempo);
  • Investo de $500 miliardoj en nepoluaj kaj renoviĝantaj energi-sistemoj kreus 3 milionojn da labor-postenoj ĝis jaro 2020;

Li reliefigis, ke "historie, malofte okazas, ke tiel multaj aperantaj danĝeroj havas komunan solvon."

"Plano B, Mobilizo por savi civilizacion"[redakti | redakti fonton]

Plano B estas referenc-verko de Brown, en kiu li disvolvas ĉiujn temojn, kiujn li prilaboris dum siaj esploroj. En ĝi, li starigas la konstaton, ke ne la tuta mondo povas sekvi la disvolviĝ-modelon praktikatan de la industriaj landoj. Ekzemple, se Ĉinio atingus tiun disvovlvo-gradon, la naturmedia sistemo ne eltenus, kaj ne estus sufiĉe da resursoj (energiaj, akvaj, nutraĵaj, kultur-teraj, ktp) sur la Tero por nutri tian disvolviĝon. Kaj Ĉinio ne estas la nura lando aspiranta al tia evoluo... Li klare montras la nedaŭripovecon de la nuntempa industria modelo. Li ankaŭ starigas la konstaton de la multnombriĝanta tutmonda loĝantaro, kaj kiel ĉi tio kolizias kun la naturmediaj limoj (reduktiĝo de fekundaj kultur-teroj kaj de la rendimentoj de kulturataj teroj, ŝrumpo de grund-akvejoj, malkresko de fiŝkaptejoj, nutraĵ-krizoj, ktp) kaj socialaj-politikaj limoj (disvolviĝo de diversaj konfliktoj pri akvoresursoj, interalie).

Post la starigo de tiuj konstatoj, dua parto de la libro estas dediĉita al ekspono de la nepra kaj urĝega neceso ŝanĝi la tutan ekspluat-sistemon kaj al ekspono de la multnombraj eksperimentoj teknikaj, socialaj, fiskaj kaj politikaj por limigi la kunfadiĝantajn krizojn. Tiuj eksperimentoj estas multnombraj: loĝantar-redukto per famili-planado kaj universala baza instruiteco, redukto de akvo-uzo kaj energi-konsumo per uzo de pliefikaj teknikoj kaj ŝparado, disvolvo de renoviĝantaj energioj, ŝanĝo de fiskaj politikoj por imposti konsumadon de naturaj resursoj kaj ne plu la homan laboron estas nur kelkaj aspektoj el la proponaro de Lester R. Brown.

Plano B, Mobilizo por Savi Civilizacion estas traduko al Esperanto de la plej lasta verko de Brown, anglalingve titolita Plan B 3.0, mobilizing to save civilizaton, kaj ĝis nun nura verko de ĉi aŭtoro disponebla en la tutmonda lingvo. Ĝin eldonis la Eldona Fako Kooperativa de SAT en 2009.

Verkaro (ĉefe anglalingva)[redakti | redakti fonton]

  • Man, Land and Food (1963)
  • Increasing World Food Output(1965)
  • Seeds of Change (1970)
  • Man and His Environment: Food (kun Gail Finsterbusch) (1972)
  • World Without Borders (1972)
  • In the Human Interest (1974)
  • By Bread Alone (kun Erik Eckholm) (1974)
  • The Twenty-Ninth Day (1978)
  • Running on Empty (kun Colin Norman kaj Christopher Flavin) (1979)
  • Building a Sustainable Society (1981)
  • State of the World (kun aliaj) (1984-2001)
  • Vital Signs (kun aliaj) (1992-2001)
  • Eko Keizai Kakumei: Environmental Trends Reshaping The Global Economy (1998) (japanlingva)
  • Saving the Planet: How to Shape an Environmentally Sustainable Global Economy (1992)
  • Full House: Reassessing the Earth's Population Carrying Capacity (1995)
  • Who Will Feed China?: Wake-Up Call for a Small Planet (1995)
  • Tough Choices: Facing the Challenge of Food Scarcity (1996)
  • Beyond Malthus: Nineteen Dimensions of the Population Challenge (kun Gary Gardner kaj Brian Halweil) (1999)
  • Eco-Economy: Building an Economy for the Earth (2001)
  • Plan B: Rescuing a Planet Under Stress and a Civilization in Trouble (2003)
  • Outgrowing the Earth: The Food Security Challenge in an Age of Falling Water Tables and Rising Temperatures (2004)
  • Plan B 2.0|Plan B 2.0: Rescuing a Planet Under Stress and a Civilization in Trouble (2006)
  • Plan B 3.0: Mobilizing to Save Civilization (2008)
  • Plano B, Mobilizo por Savi Civilizacion (2009)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Lester R. Brown "Could Food Shortages Bring Down Civilization?", Scientific American, May, 2009
  2. Harrington, Michael. New York Times recenzo,April 9, 1978
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 De Leon, David. Leaders from the 1960s: a biographical sourcebook of American activism, Greenwood Publishing Group (1994)
  4. Earth Policy Institute. Arkivita el la originalo je 2006-02-12. Alirita 2009-08-21.
  5. Environmental Paul Revere Arkivigite je 2013-06-12 per la retarkivo Wayback Machine, Parolado ĉe Catawba College, 12-an de novembro 2008
  6. Brown, Lester R. Creating New Jobs Arkivigite je 2009-02-03 per la retarkivo Wayback Machine, Earth Policy Institute, Dec. 8, 2008

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete publikigitaj libroj[redakti | redakti fonton]