Let's Make Love
Let's Make Love | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Let's Make Love |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1960 |
Ĝenro | romantika komedio, muzika filmo |
Kameraado | Daniel L. Fapp |
Reĝisoro(j) | George Cukor |
Produktisto(j) | Jerry Wald |
Scenaro | Norman Krasna • Arthur Miller • Hal Kanter |
Muziko de | Lionel Newman |
Rolantoj | Marilyn Monroe • Yves Montand • Tony Randall • Frankie Vaughan • Wilfrid Hyde-White • Gene Kelly • Bing Crosby • Milton Berle • David Burns • Joe Besser • Jerry Hausner |
Produktinta firmao | 20th Century Studios |
IMDb | |
Let's Make Love (ni amoru) estas muzika komedia filmo de 1960 fare de 20th Century Fox per sistemoj DeLuxe Color kaj CinemaScope. Ĝi estis reĝisorita de George Cukor kaj produktorita de Jerry Wald el scenaro de Norman Krasna, Hal Kanter, kaj Arthur Miller. En ĝi stelulis Marilyn Monroe, Yves Montand, kaj Tony Randall. Ĝi iĝus la lasta muzika filmo de Marilyn Monroe.
Intrigo
[redakti | redakti fonton]Temas pri milionulo Jean-Marc Clement (Montand) kiu ekscias ke li estas satirigota en ĉe-Broadvaja varieteo. Post iri al la teatro, li vidas Amanda Dell (Monroe) provludante la kanton de Cole Porter nome "My Heart Belongs to Daddy" (mia koro apartenas al paĉjo), kaj hazarde la direktoro kredas lin aktoro taŭga por ludi lin mem en la varieteo. Clement partoprenas por plue vidi Amanda kaj ludas kun misa identeco, laŭ la nomo Alexander Dumas.
Frankie Vaughan aperas kiel kantisto en la varieteo, dum Milton Berle, Gene Kelly, kaj Bing Crosby aperas en kameaj roloj kiel ili mem klopodante instrui al Clement kiel anekdoti, danci, kaj kanti, respektive. Tony Randall ludas rolon de servisto de Clement.
Geaktoroj kaj roloj
[redakti | redakti fonton]- Marilyn Monroe kiel Amanda Dell
- Yves Montand kiel Jean-Marc Clement/Alexandre Dumas
- Tony Randall kiel Coffman
- Frankie Vaughan kiel Tony
- Wilfrid Hyde-White kiel Welch
- Bing Crosby kiel li mem
- Gene Kelly kiel li mem
- Milton Berle kiel li mem
- Joe Besser kiel Charlie Lamont