Letero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Einbrief.jpg
Briefkopf.jpg

Letero estas surpapera mesaĝo sendata por porti informon. Letero ĝenerale surhavas adreson, al kiu ĝi estas sendata, kaj ofte ankaŭ la adreson de la forsendinto. Letero estas maldika, kun papera koverto, en kiu estas tuta enhavo kaj sur kiu estas skribitaj adresoj kaj algluitaj poŝtmarkoj. Por sendi aĵojn oni uzas aliajn sendaĵojn, inter aliaj pakaĵojn, sakojn, skatolojn, banderolojn ktp.

Al la forsenda adreso la letero povas reveni en okazo de malsukceso de sendado. Tien oni ankaŭ povas sendi respondon al la letero. En gazetaro, politiko, kaj aliaj kampoj, eblas dissendi malferman leteron, kiu estas dokumento kiu celas la publikon ĝenerale kaj ne specifan adresiton (ricevonton).

Krom la tradiciaj paperaj leteroj nuntempe ankaŭ ekzistas elektronikaj leteroj, novaĵleteroj ktp.

Famaj leterkorespondaĵoj en la historio[redakti | redakti fonton]

La leteroj de Paŭlo en la Nova Testamento. La “Leteroj al Juna Poeto”, de Rainer Maria Rilke. La leteroj de Kafka al sia patro, kaj pri tiuj de Vincent van Gogh al la frato Théo. La samon oni povas diri pri la leteremo de Dostojevskij, Fernando Pessoa kaj aliaj famuloj. La kolekto de leteroj de Zamenhof, kiuj fariĝis ne nur historiaj dokumentoj, sed stilinstruaj ekzemploj.

En Verono, Italio, “Klubo de Julieta” respondas al miloj da leteroj venintaj el la tuta mondo, laŭ inspiro de la fama dramo de Ŝekspiro. Avo Frosto ricevas ĉiujare multajn leterojn el infanoj el la tuta mondo.

Oni devus ne forlasi tiun belan kutimon. Kiam oni verkas tradician, paperan leteron, tiam oni haltas por momento kaj dediĉas veran, profundan atenton al amiko aŭ familiano. Oni detale raportas faktojn, rakontas interesan okazaĵon, esprimas personajn ideojn kaj sentojn. Kaj kiam oni iras al la poŝtoficejo, tia eta laboro estas vera omaĝo al amata persono, al kiu oni ekspedos la paperaĵon.

Letertipoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]