Letero al Diogneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KISTANAJ APOLOGIOJ
“LETERO AL DIOGNETO”
aŭtoro = anonima
adresita = al la pagana Diogneto
epoko = fino de la 2-a jarcento
trovita = Konstantinopolo en la 15-a jarcento
nuna stato = detruita dum la prusia-franca milito (1870)
lingvo = greka stilbrila
kopioj = tri ege fidelaj
enhavo = apologio pri kristanismo

Letero al DiognetoDiognetletero estas eble la unua kristana apologetika verko, greklingva, eble datebla je la dua duono de la 2-a jarcento de anonima aŭtoro. [1][2].

Historio de la dokumento

La dokumento restis nekonata ĝis la 15-a jarcento. Ĉirkaŭ la jaro 1436 latina juna kleriko Tomaso el Areco, loĝanta en Konstantinopolo por studi la grekan lingvon hazarde trafis, inter la paperoj uzitaj de fiŝvendisto por envolvi fiŝon, tiun manuskripton. Kaj tiel oni ekposedis tiun kodekson, kiu poste transiris al la manoj de dominikano Johano Stojković el Raguzo, kiu tiam membris en la legacio de la Koncilio de Bazelo ĉe Konstantinopolo. Tiu ĉi ĝin kunportis al Bazelo. Ĝin ricevis humanisto Johano Reuchlin. Sekve en 1560 aŭ en 1580 ĝi troviĝis en la abatejo de Marmoutier (Alzaco), el kie, inter la jaroj 1793 kaj 1795, estis transigita al la biblioteko de la municipo de Strasburgo. La 24-an de aŭgusto 1870, dum la franca-prusia milito, la prusia artilerio provokis incendion en la biblioteko kiu detruis la manuskripton de tiu greka letero.

Spite de tiu perdo, la teksto estas precize konata pro la fakto ke la 16-a jarcento el ĝi oni kopiis tri ekzemplerojn:

  • unu el ili, aranĝita eble en 1579 de Bernard Haus komisie de Martin Crusius, estis trovita tri jarcentojn poste kaj nun troviĝas en la biblioteko de la universitato de Tübingen;
  • la dua estis kopiita en 1586 de Henri Estienne kaj estis publikigita 1592: inter densa notaro komenta kaj korektiga, ĝi nun troviĝas en Leiden;
  • la tria, kompilita de J. J. Beurer eble en la jaroj 1586 kaj 1592, perdiĝis, sed la kopiisto, pri ĝi sciigante al Estienne kaj al Friedrich Sylburg, transdonis komentojn kaj notojn el kiuj tiu lasta publikigis sian eldonon en 1593 savante ankaŭ parton de la komento.

Sed kio plej gravas estas la du kontrolkomparojn de la manuskriptoj publikigitaj de Eduard Cunitz kaj Eduard Reuss, respektive en 1842 kaj en 1861, por la unua kaj tria eldono de la verkoj de Justino Martiro publikigitaj iniciate de Johann Carl Theodor von Otto. Aparte, la kontrolkomparo zorgita de Reŭss estis detalema kaj Otto, kies editoraĵo aperis post la detruo de la manuskripto, ĝin citis abunde, tiel ke la eldono de Otto estas hodiaŭ tiu kiu plej ĝuste informas pri la manuskrupto mem.

Enhavo

Diogneto estas pagano, al kiu la “Letero” estas adresita. Ĝi ekiras per iuj demandoj koncernantaj kristanojn per kiuj tiu enketas pri ili.

  • Kia estas la Dio de la kristanoj?
  • Kia la religio kiu igas ilin tiel kapablaj malŝati la mondon kaj la morton?
  • Laŭ kio ĝi diferencas el tiu de la grekoj kaj el tiu de hebreoj?
  • Kial tiu religio, se ĝi estas vera, aperis en la mondo tiom malfrue?

La respondo de la aŭtoro encentriĝas en skemeca kaj severa kritiko pri politeismo kaj judismo: rilate kristanojn, li deklaras, ilia religio ne povas estinti instruata de simpla homo.
Li krome ilustras la kondiĉon de kristanoj en la mondo per serio de paradoksoj, kaj ĝin komparas al la kondiĉo de la animo en la homa korpo:

  • kristanoj estas inkluzivitaj en la mondo, sed ili ne apartenas al la mondo;
  • ili de ĝi estas malamataj, sed ili amas kaj estas ĝuste ili kiuj ĝin tenas unuigita.

Kio subtenas tion ĉion? Tiu religio ne estas frukto de homa elpenso, sed de revelaciiĝo de la dia amo, kiu sendinte sian Filon elaĉetis la homojn el la abismo en kiun ilia nekapablo plenumi la bonon ilin ĵetis. Dio ne pretendis ke ili siafortostreĉe eliru el ĝi, sed lia ŝajna malfrua riveliĝo permesis al la homoj plisperte konsciiĝi pri ilia boneco; kaj lia amo igas ebla la amon praktikitan de la kristanoj en tiu ĉi mondo, kun la rigardo fiksa al sia ĉiela civitaneco. Imitado de tiu konduto estas proponita ankaŭ al Diogneto.

La lasta parto de la “Letero” entenas konsiderojn pri la revelacio pri la diaj misteroj, revelacio transdonita de la Logos al la Apostoloj kaj de tiuj ĉi al la Eklezio, kiu ilin konservas kaj anoncas.

Estas ankaŭ proponita ankaŭ interpreto alegoria de la du arboj de la Edena Paradizo kun la celo defini la ĝustan rilaton inter la scio kaj la dumviva praktiko.

Stilo kaj pritaksoj

La “Letero” estas verkita en altkvalita greko, brila en la argumentado, kapabla saĝe profiti de la rimedoj de la retoriko.

Laŭlonge de la historio ĝi altiris juĝojn entuziasmajn:

”Juvelo de la kristana antikveco, al kiu praktike neniu verko de la postapostola epoko povas egali pro koncepto kaj stilo". (Semisch, 1855.

Unu el la plej elstaraj specialistoj pri la greka literaturo, Eduard Norden, tiun verkon inkluzivas 1909 inter la brilegaĵoj greke produktitaj de kristanoj”.

Tamen ekzistas ankaŭ legoj malpli pozitivaj same kiel tiu de Geffcken, kiu tiel komentis 1907:
”La aŭtoro de la “Letero” skribas al amiko siajn opiniojn pri kristanismo, neniu el kiuj estas ideo, eĉ ne pensée (komplete kaj logike pritraktata): kontentegante la momentan postulon, li ĉarmforme kolektas ĉiun specon de banalaj esprimoj”.

Plej signifas estas la formulado pri la funkcio de kristanoj en la mondo tiel taksataj:

”Oraj partikloj kiuj, eĉ solaj, justigus la detaleman laboron elspezitan por analizo de nia teksto”. [[[Henri-Irénée Marrou]], specialiste analizanto de la teksto).

Mistera rilate sian originon kaj sian destinon tra la kristana antikveco, la "Letero al Diogneto” restas do enigma pro ĝia kapablo fascini kaj generi rezervojn.

La Dua Vatikana Koncilio ree malkovris tiun verkon proponante el ĝi iujn esprimojn en siaj dokumentoj, precipe por priskribi la kondiĉojn de kristanoj en la mondo. Ĝi estas citata en:

Notoj

  1. Vidu Giovanni Magnani, Tu sei il Cristo. Cristologia storica, 2002.
  2. August Franzen indikas, la saman daton (en Franzen, Breve Storia della Chiesa, Queriniana, 1987)

Bibliografio

  • Andrea Tomasetto (zor.), Alle origini del Cristianesimo, Torino, ISBN 88-7547-002-2
  • Ernesto Buonaiuti (zor.), Anonimo del II-III sec. d.C., Lettera a Diogneto. Introduzione, traduzione e note di Ernesto Buonaiuti, a cura di Gino Ragozzino, Napoli, Generoso Procaccini, 1989 (Fragmenta 5)

Voĉoj kurilataj

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj