Letero de 34

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Letero de 34 (pole:List 34) – dufraza protesta letero kontraŭ cenzuro, transdonita de poeto Antoni Słonimski la 14-an de marto 1964 en Konsili-Oficejo de Ministroj. Ĝia nomo konsideras nombron de personoj, kiuj subskribis la leteron.

Al Ĉefministro Józef Cyrankiewicz

Asigno-limigoj de la papero por presado de libroj kaj revuoj kune kun plifortigo de gazetara cenzuro kreas situacion minacantan al evoluo de la nacia kulturo. Sube subskribitaj, rekonante ekziston de la publika opinio, rajto al kritiko, libera diskuto kaj serioza informo kiel necesa elemento de la progreso, gvidataj de civitana zorgo, postulas ŝanĝon de la pola kultura politiko en la spirito de la rajtoj garantiitaj de la konstitucio de la pola ŝtato kaj konformaj kun la bono de la nacio.

La leteron subskribis:

Aŭtoro de la teksto estis Antoni Słonimski, kunorganizanto de la kolektado de subskriboj Jan Józef Lipski.

La letero kaŭzis reagon en Okcidento. En la tagĵurnalo The Times aperis letero kritikanta regopovojn de la Pola Popola Respubliko, subskribita de 21 britaj verkistoj kaj artistoj, interalie de Arthur Koestler kaj Alan Bullock. Krom tio en la defendo de la subskribintoj elpaŝis 15 italaj intelektuloj kun Alberto Moravia kaj 13 profesoroj de Universitato Harvard.

La letero elvokis ĉaspelon kaj reprezaliojn de la regopovoj de PPR kontraŭ ties subskribintoj kune kun "Tygodnik Powszechny" (Universala Semajnreuo). La plej severaj persekutoj renkontis Melchior Wańkowicz, kiu estis arestita.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jerzy Eisler, List 34 (Letero de 34), Wydawnictwo Naukowe PWN, Warszawa 1993, ISBN 83-01-11347-2
  • Aleksandra Ziółkowska Proces Melchiora Wańkowicza 1964 (Proceso de Melchior Wańkowicz), Nowe Wydawnictwo Polskie, Warszawa 1990, ISBN 83-85135-08-1
  • Aleksandra Ziółkowska, Melchior Wańkowicz Poland’s Master of the Written Word, ĉapitro: The Trial of Melchior Wańkowicz: 1964 (paĝoj: 29-103), Lexington Books, USA 2013, ISBN 978-0-7391-7590-3