Lev Ĉjornij

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Lev Ĉjornij, 1878-1921

Lev Ĉjornij (Leo la Nigra, vera nomo Pavel Dmitrieviĉ Turĉaninov, aliaj pseŭdomoj Pavel, Vsevoloĵskij G.A; 19.02.1878 - 27.09.1921) estis grava rusia anarkiisto, teoriisto kaj revoluciulo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pavel Turĉaninov naskiĝis en 19.02.1878 en Voroneĵ. Lia patro estis nobelo kaj eksa kolonelo de Rusia Imperia armeo. En 1896 Pavel estis elpelita el gimnazio de Roslavl kaj daŭrigis studon en gimnazio de Ĉernigov, el kiu graduiĝis en 1899. Post tio li eniris Medicinan fakultaton de Moskva universitato, sed en 1901 estis elpelita pro organizo de studentaj mitingoj kaj elsendita en Roslavl sub triajara malkaŝita observo de polico. En fino de 1901 organizis na Grupo de Roslavlaj intelektuloj, la rondeto de social-revoluciista emo. Propagandis inter kamparanoj kaj laboristoj.

En 1902 estis arestita. En prizono elektis sian ĉefan pseŭdomon Lev Ĉjornij kaj komencis prilabori sian teorion de asocia anarkiismo. La bazaj ideoj de tiu ĉi teorio jam legeblas en la leteroj, kiuj li sendis el prizono al siaj amikoj. En stilo de anarki-individuismo, Ĉornij asertas ke estas nur du tipoj de vera anarkiismo - la anarkiismo de Pierre-Joseph Proudhon kaj la "anarkiismo de ascioj", kies apogantoj estis Max Stirner, Benjamin Tucker kaj li, Lev Ĉjornij. Miĥail Bakunin, Petro Kropotkin kaj Lev Tolstoj estis kritikitaj fare de Ĉjornij, ĉar ili estis komunistoj, kaj komunismo, laŭ li, neeviteble kreos dependon por homo de la socio kaj naskigos burokration. Ĉjornij demandas neniigon de ŝtata sistemo, ekspropron de kapitalo kaj konservon de malgrandaj entreprenoj kaj metioj. Li detale pridiskutas la detalojn de estonta socio kaj ĝia funkciado. En bazo de anarkiista socio, laŭ Ĉjornij, estu politika asocio de produktistoj anstataŭ ŝtato kaj mikso de individuismaj kaj kolektivismaj etikaj principoj. Interalie, Ĉjornij kredis je neniigo de merkata konkuro kaj kolektaj propraĵoj en formo de akcia sistemo. En strategio de lukto por tia socio Ĉjornij kredis je teroro kaj deklaris necesa kreo de teroristaj grupoj en ĉiuj grandaj urboj kaj guberniaj centroj. Kiel fonto de mono por revolucia lukto Ĉjornij apogis kaj kolekton de mono de samideanoj kaj eksproproj el ŝtataj kaj ekleziaj kasoj.

En 1903 Lev Ĉjornij estis administre elsendita en Siberion por 6 jaroj. Sed en 17.10.1905, pro amnestia manifesto estis liberigita kaj revenis en Moskvon. Kune kun sia edzino (N.Egudina) kreis Moskvan grupon de anarki-asociistoj, kvankam la grupo ne faris iujn signifajn agojn. En komenco de 1907 Ĉjornij laŭleĝe (t.e. sen forma malpermeso) eldonis sian plej gravan verkon Nova tendenco en anarkiismo: Asocia anarkiismo («Новое направление в анархизме: ассоциационный анархизм»). Jam en 01.04.1907 li kaj ĉiu lia grupo esris arestitaj kaj elsenditaj en Turuĥanska regiono. En decembro 1907 Ĉjornij eskapis kaj revenis en Moskvon por kontraŭleĝa anarkiista agado. En april 1908 ree aresita kaj sendita reen al Turuĥansko. En oktobro 1908 ree eskapis, sed estas kaptita post du semajnoj.

En ekzilo Lev Ĉjornij loĝis en vilaĝo Osinovo apud Jenisej. Tie li propagandis sian asocian anarkiismon inter aliaj ekzilitaj revoluciuloj kaj lokaj kamparanoj. Pro influo de Ĉjornij en 1908 en la regiono aperis movado de militista komuno - kvazaŭ-organizaĵo de anarkiistoj kaj social-revoluciistoj kiuj planis kelkajn eksproprojn kaj teroraktojn kontraŭ lokaj registoj. Ili ankaŭ planis amasan eskapon en printempo de jaro 1909.

En komenco de 1908 la komuno jam sukcesis fari kelkajn malgrandajn eksproprojn kaj atencojn, kaj pro danĝero de arestoj decidis komenci tumulton kaj partizanan militon. Lev Ĉjornij mem ne partoprenis en la tumulto, ĉar li rigardis ĝin nejustotempa kaj ne bone priparita, sed li estis arestita 03.02.1909. En sama monato la militgrupo de ribelaj ekziluloj estis detruita fare de ĝendarmoj. En 1910 Ĉjornij estis liberigita kaj sendita reen al Osinovo. Baldaŭ li sukcesis eskapi kaj fuĝis eksterlanden.

Ekde novembro 1910 laboris kiel ŝoforo de taksio en Parizo. Post amnestio de 1913 revenis kaj loĝis en Moskvo, laboris en regiona administracio. Faris kelkajn sciencajn verkoj pri historio de kulturo, politika ekonomio, sociologio ktp. Ekde 1917 ree partoprenis en Rusia anarkiista movado. En aprilo 1917 proponis kreon de t.n. Federacio de Unioj de Penslaboristoj, kiu estu tut-Rusia sindikato de intelektuloj. Redaktis gazeton Voko («Клич») - la ĉeforganon de la federacio. Ĉeloj de federacio baldaŭ aperis en kelkaj urboj, sed jam en somero 1917 la federacio disfalis. Post tio Lev Ĉjornij aliĝis al Federacio de Anarkiistaj grupoj de Moskvo (FAGM) kaj baldaŭ iĝis unu el ĝiaj plej gravaj pensantoj kaj membro de ĝia Sekretariaro. Ekde septembro 1917 estis unu el plej gravaj aŭtoroj de gazeto Anarkio («Анархия»), multe prelegis pri historio kaj teorio de anarkiismo.

Lev Ĉjornij ne partoprenis en Oktobra revolucio kaj traktis ĝin negative. Ekde la revolucio li sisteme malapogis iun ajn partoprenon en sovetoj kaj kunlaboron kun bolŝevikoj kaj Soveta registaro. En 31.01.1918 partoprenis en okupo de konstruaĵo de eksa Komercista klubo, kie la anarkiistoj kreis komunon Domo de anarkio («Дом Анархии»). La komuno baldaŭ iĝis de fakto ĉefsidejo de FAGM. Ekde la sama tago Ĉjornij estas elektita en Konsilo de FAGM kaj partoprenis en kreado de anarkiistaj militaj grupoj (t.n. Nigra gardistaro).

En komenco de marto 1918 aperis programa artikolo fare de Ĉjornij La ŝtato kaj Anarkio («Государство и Анархия»), en kiu Ĉjornij pruvis, ke socialista ŝtato estas sama malamiko por anarkiistoj kiel la burĝa ŝtato. Tiu pozicio estas rekte kontraŭa al pozicio de plej gravaj tiatempaj anarki-komunistoj (A.A.Karelin, A.J.Ge k. aliaj), kiuj subtenis kunlaboron kun bolŝevika registaro (kaj eventuale aliĝis al VKPB). Krome, en la sama tempo Ĉjornij ree komencis priskribi la sistemon de asocia anarkiismo. En Anarkio li publikis projekton de popaŝa neniigo de la ŝtato kaj anstatŭigo de ĝi per politika asocio - laŭvola unuiĝo de regionaj konsiloj kaj de Anarkiista Fonda Kunveno - organoj, rekomendantaj plej efikan taktikon kaj regularon por socia vivo.

En 12.04.1918 agentoj de VĈK detruis na FAGM kaj arestis na Ĉjornij. 03.06.1918 oni akuzis lin kaj liajn kamaradojn je kaŝo de rabistoj, sed la juĝo ne okazis kaj en somero 1918 Ĉjonij estis liberigita. Anataŭ tiu tempo FAGM disfalis pro reprezalio. Post liberigo Ĉjornij forlasis esperon krei unuigitan organizaĵon anarkiistan kaj apogis taktikon de multaj sendependaj grupoj. Ĉjornij mem ne aliĝis al iu el ili, sed kunlaboris kun anarkiistaj eldonoj kaj prelegis, kun granda sukceso, pri anarkiismo. En junio 1918 Ĉjornij renkontis kun Nestor Maĥno, kiu priskribis lin kiel interesan intelektulon sed opiniis lin sentaŭga por praktika anarkiisma laboro.

En 1919 vizitis kunvenojn de Moskva organizaĵo de kontraŭleĝaj anarkiistoj, konstante disputante kun ĝiaj gvidantoj kontraŭ troa teroro. En 25.09.1919 li presis flugfoliojn de la grupo pri eksplodo en Moskva Komitato de VKPB. Pro lia konektoj kun kontraŭleĝuloj estis arestita fare de VĈK en 04.11.1919; samtempe en loĝejo de Ĉjornij oni arestis na kontraŭleĝa anarkiisto P.E.Isaev. 30.03.1920 Ĉjornij esti kondamnita por koncentrejo ĝis fino de civila milito. Estis en koncetrejo apud Ivanovo.

Liberigita en 1921, li revenis en Moskvon. Estis estro de malgranda grupo de anarki-asociistoj (Libera asocio de anarkiistoj). Partoprenis en sepulto de Kropotkin. Laboris en eldonoj de Tut-Rusia sekcio de anarki-universalistoj kaj aliaj moskvaj anarkiistaj organizaĵoj. En 1921 recevis monon de kontraŭleĝaj anarkiistoj por laŭleĝa anarkiista propagando kaj disvastigo de literaturo. En somero 1921 VĈK enfiltrigis du provokistojn en lia grupo. En fino de aŭgusto 1921 la provokistoj persvadis na Ĉjornij konservi presmaŝinon en lia loĝejo. Tuj VĈK arestis lin kaj akuzis je preparo por presado de falsa mono. Krome, oni asertis ke li estis estro de kontraŭleĝa anarkiista grupo. Malgraŭ protestoj de multaj anarkiistoj, kondamnita por mortigo. Mortpafita 27.09.1921.

En arkivoj de KGB troviĝas multaj verkoj de Ĉjornij pri biologio, filozofio, historio kaj ankaŭ granda verko pri rolo de intelektuloj.

Gravaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Новое направление в анархизме: ассоциационный анархизм. 1907
  • О классах. 1924.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Гонения на анархизм в Советской России. Берлин. 1922.
  • Махно Н.И. Воспоминания. Киев. Украина. 1991. Т. 2.
  • Саша-Петр. Лев Черный. Биографический очерк. – В кн.: Черный Л. Ассоциационный анархизм. 1922.