Lev Rafailoviĉ Zinder

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lev Rafailoviĉ Zinder
Persona informo
Naskiĝo 26-an de decembro 1903 (1903-12-26)
en Sankt-Peterburgo
Morto 23-an de aŭgusto 1995 (1995-08-23) (91-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Serafimovskoe Cemetery
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia ImperioUkraina Soveta Socialisma RespublikoSovetunioRusio
Alma mater Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo lingvisto • universitata instruisto • fonetikisto • fonologiisto
vdr

Lev Rafailoviĉ ZINDER (ruse Лев Рафаилович Зиндер) (naskiĝis la 26-an de decembro 1903 en Sankt-Peterburgo, mortis en 1995 en Sankt-Peterburgo) estis eminenta sovetia lingvisto.

Fininte Sankt-Peterburgan Ŝtatan Universitaton, Zinder la tutan vivon laboris tie (kun interrompo por la Granda Patria Milito (nomo de la Dua mondmilito en Rusio), interalie li estris la fonetikan laboratorion de la filologia fakultato. Dum longa tempo Zinder estis konservanto de tradicioj de la Leningrada fonologia skolo. Li faris multajn esplorojn en la kampoj de fonetiko, fonologio, germana lingvo, aplikata lingvistiko ka.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.