Levadko (Simferopola distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo
Levadko
ruse Левадки
ukraine Левадки
krime-tatare Livadki
Apartenas al: Simferopola distrikto, Ĉistenka komunumo
Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 2′ O (mapo)44.86944444444434.040277777778Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 2′ O (mapo)
Averaĝa alto super la marnivelo: ~350 m
Areo: 2,8 km²
Loĝantaro: 807 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj: 97574
Telefonkodo: +380-652
Hor-zono: UTC+3
Antaŭa nomo: Livadki

Oficiala paĝaro nekonata

Levadko (Krimeo)
Levadko (Krimeo)
DMS
Levadko
Levadko
Levadko
Situo de Levadko sur la mapo de Krimeo
Levadko (Simferopola distrikto)
Levadko (Simferopola distrikto)
DMS
Levadko
Levadko
Levadko
Situo de Levadko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Ĉistenka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
vdr

Levadko (ruse Левадки, ukraine Левадки, krime-tatare Livadki) estas vilaĝo en la Ĉistenka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 807 homoj[1]. Foje en la rusa lingvo la nomo de la vilaĝo estas skribata per la litero и (Ливадки, Livadki)

Geografio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas en la suda parto de la Simferopola distrikto sur la nord-okcidentaj deklivoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro proksimume 4 kilometrojn sud-okcidente de Simferopolo (tamen ĝi estas intime ligita al ĝi per la enurba busa transporto kaj do foje estas rigardata kiel ĝia antaŭurbo). Apud la vilaĝo pasas la aŭtovojo SimferopoloBaĥĉisarajoSebastopolo.

La plej proksimaj loĝlokoj al Levadko estas la vilaĝoj Ĉistenko (kiu fakte najbaras la vilaĝon ĉe la nord-orienta flanko) kaj Prijatnosvidanio (situanta 2,5 kilometrojn sud-okcidente).

Pro la fakto, ke la vilaĝo okupas relative grandan areon kaj situas sur la deklivo de kuesto, la relativaj altoj super la marnivelo ene de ĝi multe varias: de 290 m. en la nord-okcidenta flanko ĝis 470 m. en la sud-orienta flanko.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estas relative nova kaj (diference de multaj aliaj krimeaj vilaĝoj) dekomence estis loĝata de slava loĝantaro. Unuafoje ĝi aperas en la jaro 1892 (sur la militista mapo sub la nomo Livadki[2]). Tiam la vilaĝo estis tre malgranda kaj, verŝajne, estis konsiderata nur kiel aparta somerdoma setlejo, ĉar ĝi estas menciita en neniuj statistikaj dokumentoj antaŭ la 1920-aj jaroj.

Laŭ la dokumentoj de la tutsovetia censo (1926 j.), la vilaĝo (daŭre menciata sub la nomo Livadki) estis jam sufiĉe granda (en ĝi loĝis 165 homoj). La ĝustaj tempo kaj kialoj de la nom-ŝanĝo al la nuna Levadko ne estas konataj.

Dinamiko de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

  • 1926 — 165 homoj (114 ukrainoj, 50 rusoj)
  • 1939 — 201 homoj
  • 1989 — 683 homoj
  • 2001 — 807 homoj

Nuntempo[redakti | redakti fonton]

Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 807 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 872 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 280 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 264[3].

La loĝantaro de la vilaĝo ĉefe okupiĝas pri agrikulturo. Krome, la vilaĝo estas populara por konstruado de somerdomoj. Levadko estas transporte ligita al Simferopolo per enurbaj busaj linioj.

La ĉirkaŭaĵoj de la vilaĝo estas populara ripoz-loko de simferopolanoj. Iom sude de la vilaĝo troviĝas abruptaj deklivoj de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro, de sur kiuj aperas bela vidaĵo. Krome, proksime al la vilaĝo situas populara kaverno, nomata Zmeinaja («La Serpenta kaverno»); ĝi estas ĉ. 300 metrojn longa kaj estis deklarita kiel natura monumento en la jaro 1969[4][5].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Oficialaj informoj pri Levadko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). rada.gov.ua. Alirita 2014-01-19.
  2. Militista mapo de la jaro 1892. Arkivita el la originalo je 2014-02-01. Alirita 2014-01-19.
  3. 3,0 3,1 Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Ĉistenka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2014-01-19.
  4. Pri la Serpenta kaverno (ukraine). crimeanblog.blogspot.ru. Alirita 2014-01-19.
  5. Pri la Serpenta kaverno (ukraine). otdyhaem.com.ua. Alirita 2014-01-19.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]


La loĝlokoj de la Simferopola distrikto

Urbotipaj loĝlokoj

GvardejskoMolodeĵnoNikolajevko

Vilaĝoj:

AkropoloAleksandrovkaAnajurtoAndrusovoArkadjevkaBeloglinkaĈajkinoĈajkovskoĈistenkoDemjanovkaDenisovkoDivnojeDmitrovoDobroDonskojeDruĵnoDubkoFersmanovoFontanoGruŝevoĤaritonovkaIvanovkoĴivopisnojeĴuravljovkaKamiŝinkoKaŝtanovoKizilovoKljonovkaKlinovkoKluĉevojeKluĉoKolĉuginoKolodeznojeKonstantinovkoKrasnaja Zorjka • KrasnojeKrasnolesoKrasnovkoKubanskojeKuprinoKurgannojeLazarevkoLekarstvennojeLesnoseloLevadkoLozovoMazankoMalenkojeMeĵgornojeMirnojeMoloĉnoMramornoNiĵnekurgannojeNovij Mir • Novij Sad • NovoandrejevkaNovonikolajevkoNovosjolovkaNovozburjevkoObrivoOpuŝkoPartizanskoPeredovojePerevalnoPerovoPervomajskojePetropavlovkoPetrovkaPionerskoPoĵarskojePrivolnoProljotnojePrudovojeRavnopoljeRadzoljeRodnikovojeSkvorcovoSofijevkaSolneĉnojeSolovjovkoSovĥoznojeSpokojnojeStoroĵevojeStrogonovkoSuĥoreĉjeSumskojeŜafrannojeŜirokojeTeploTeplovkaTopolnoTriprudnoTrudolubovoTrudovoUkrainkoUkromnojeUroĵajnojeVerĥnekurgannojeVeseloVinnickojeVodnojeZalesoZareĉno

Loĝloketoj

AjkavanoDavidovoŜkolnoje