Levice

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Levice (apartigilo)
Levice
hungare: Léva, germane: Lewenz
urbo
Levice
Oficiala nomo: Levice
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Nitra
Distrikto Distrikto Levice
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Tekov
Urbaj partoj Čankov, Horša, Kalinčiakovo, Malý Kiar
Konata loko Levice burgo
Rivero Hron
Situo Levice
 - alteco 163 m s. m.
 - koordinatoj 48° 12′ 59″ N 18° 36′ 29″ O / 48.21639 °N, 18.60806 °O / 48.21639; 18.60806 (mapo)
Areo 60,996 km² (6 099,6 ha)
Loĝantaro 35 188 (06.04.2009)
Denseco 576,89 loĝ./km²
Unua skribmencio 1156
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 934 01
Telefona antaŭkodo +421-36
Aŭtokodoj LV
NUTS 502031
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Situo enkadre de Regiono Nitra
Vikimedia Komunejo: Levice
Retpaĝo: www.levice.sk
Portalo pri Slovakio

Levice, hungare Léva, germane Lewenz estas urbo en Slovakio, regiono Nitra, en distrikto Levice, kies distriktejo estas.

Vido al Levice

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en valo de Hron, laŭ ĉefvojo Nitra-Zvolen, laŭ fervojo Nové Zámky-Martin. La ĉefurbo troviĝas 110 km malproksime.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĝermo de la urbo estis fortikaĵo de la keltoj. La hungaroj konstruis pli novan fortikaĵon el la 12-a jarcento kaj la imponan fortikaĵon en la sekva jarcento. Tiun vane sieĝis en 1270 Otokaro la 2-a, sed Mateo Csák (ĉAk) ankaŭ tion okupis kaj tenis ĝis 1321. Tiam la reĝo nomumis la fortikaĵon departementejo de Bars. En 1544 Menyhért Balassa heroe defendis la fortikaĵon de la turkoj. Poste okupis ĝin reĝo Ferdinando. Fortikaĵestro István Dobó pli sube konstruis burgon nun videblan. En 1605 Stefano Bocskai ne povis okupi la fortikaĵon, sed la komunumon faris ruina. Sekva princo de Transilvanio Gabrielo Bethlen sukcese sieĝis la fortikaĵon, kiu omaĝis al la turkoj en 1663. Sekvontjare militestro De Souches reokupis ĝin, poste la turkoj vane sieĝis ĝin. En 1678 la sekvaj konkerintoj estis Emeriko Thököly kaj Francisko Rákóczi la 2-a en 1703. Poste preskaŭ en ĉiu jaro ĝi ŝanĝis posedanton, fine en 1709 oni faris ĝin ruina.

En 1910 loĝis en la urbo 9 675 da homoj: (8752 hungaroj, 688 slovakoj kaj 199 germanoj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Bars, kie estis distriktejo. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Dume inter 1938-1945 la regiono rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. La urbo iĝis departementejo de restdepartementoj Bars kaj Hont kaj samtempe limotrapasejo al Slovakio. Post la 2-a mondmilito granda parto de la hungareco estis deportita, la restaĵo iĝis senrajta laŭ dekretoj de Beneš.

En 2001 loĝis en la urbo 33 991 da homoj (28 126 slovakoj, 5156 hungaroj, 438 ĉeĥoj, 159 ciganoj kaj 11 rutenoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • baroka paroĥa katolika preĝejo
  • baroka kalvinana preĝejo
  • renesanca katolika preĝejo kaj klostro, poste barokiĝis
  • fortikaĵo-ruinoj sur monteto el la 12-a j.c.
  • aliaj fortikaĵo-ruinoj sur monteto el la 13-a j.c.
Burgo Levice
Burgo Levice

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurbo[redakti | redakti fonton]