Laŭ fiziko, levilo estas rigida stango uzata kun ĝusta apogpunkto por multe pliigi la mekanikan forton kontraŭ alia objekto. La multobliga koeficiento de la forto nomiĝas mekanika avantaĝo, kaj estas unu ekzemplo de la principo de momantoj.
Levilo estas unu el la ses simplaj maŝinoj.