Levin Karl Christian Kotzebue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levin Karl Christian Kotzebue
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1727 (1727-01-01)
Morto 17-an de oktobro 1761 (1761-10-17) (34-jaraĝa)
Familio
Patro Johann Ludwig Kotzebue
Edz(in)o Anna Christine Kotzebue
Infano August von Kotzebue
Okupo
Okupo diplomato
vdr

Levin Karl Christian KOTZEBUE (naskiĝinta en 1727 en Braunschweig, mortinta en 1761 en Vajmaro) estis germana diplomato servante por dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Estante filo de la juristo kaj komercisto Johann Ludwig Kotzebue[1] li servis kiel kancelaria sekretario ĉe la kortego de duko Karlo la 1-a (Braunschweig-Wolfenbüttel). En aŭtuno 1758 li senditis al Vajmaro. Tien li venis kune kun la fratino Amalie Dorothea. Unue li estis kancelarisekretario de la juna dukino faronte karieron ene de malmulta tempo ĝis la posteno de duka-saksia ataŝeo kaj sekreta referendario.[2]

La nomo familia referencas la komunumon Kossebau apud Stendal. Prapatroj liaj komence estis kamparanoj antaŭ iĝo de konsiliaj kaj komercistaj anoj en la urbo Stendal. Levin Carl Christian Kotzebue mortis en la jaro de 34 jaroj la saman jaron en kiu naskiĝis lia plej juna filo. Sume li havis tri infanojn: Carl Ludwig Anton (1758–1832), Karoline Amalie (1759–1854) kaj August Friedrich Ferdinand. La laste menciita mortigitis fare de la studento Karl Ludwig Sand. Kiel ankaŭ la edzino Anna Christine Kotzebue (fraŭline Krüger, 1736–1818) li apartenis al la burĝa supera klaso. La familio loĝis en la Flava Kastelo (Vajmaro). Ŝia bofratino nuptis la verkiston Johann Karl August Musäus.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Effi Biedrzynski 1992, p. 257
  2. Hochfürstl. S. Weimar- und Eisenachischer Hof- und Adreß-Calender: auf das Jahr 1760, Jena 1760, p. 18 (tie ĉi interrete)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Effi Biedrzynski: "Kotzebue, Levin Karl Christian", ĉe: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 257-258

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]