Levjatano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
"Detruo de Levjatano". 1865, de Gustave Doré

Levjatano (hebrea: לִוְיָתָן, Moderna Livyatan, Tiberian Liwyāṯān ; "tordita, volvita") estas marmonstro menciita en la Tanaĥo, aŭ la Malnova Testamento.

La vorto fariĝis sinonima kun ajna granda marmonstro aŭ besto. En literaturo (ekz., Moby Dick de Herman Melville) ĝi aludas al grandaj balenoj kaj en la Moderna hebrea lingvo, ĝi simple signifas "balenon". Ĝi estas priskribita amplekse en La Libro de Ijob 41 kaj menciita en Ijob 3:8, Amos 9:3, Psalmo 74:13-23, Psalmo 104:26, kaj Jesaja 27:1.

Tanaĥo[redakti | redakti fonton]

La Levjatano estas menciita ses fojojn en la Tanaĥo, kun Ijob 41:1–34 estanta dediĉita al priskribi lin detale:[1]

41:1 Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon? 
41:2 Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
41:3 Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn
41:4 Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon? 
41:5 Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj? 
41:6 Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj? 
41:7 Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
41:8 Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
41:9 Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
41:10 Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
41:11 Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
41:12 Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
41:13 Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
41:14 Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
41:15 Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
41:16 Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
41:17 Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
41:18 Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
41:19 El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj. 
41:20 El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
41:21 Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
41:22 Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro. 
41:23 La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
41:24 Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
41:25 Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
41:26 Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
41:27 Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
41:28 Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
41:29 Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
41:30 Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
41:31 Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
41:32 La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
41:33 Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
41:34 Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.

En Psalmo 74:14 Dio "disbatis la kapojn de la levjatano ... donis gxin por mangxo al la bestoj de la dezerto." En Psalmo 104 Dio estas laŭdita por krei ĉiujn estaĵojn, inkluzive Levjatanon:

Antikvaj Proksim-Orientaj devenoj[redakti | redakti fonton]

La hebrea Levjatano estas evoluado de la pli frua Kanana mara monstro Lôtān aŭ Litānu (Ugarita: Ltn) priskribita kiel servanto de la mara dio Jammu en la Baal Ciklo eltrovita en la restaĵoj de Ugarito. La reporto havas mankojn, igante ĝin neklara pri la afero ĉu kelkaj frazoj priskribas lin aŭ aliaj monstrojn sub la estrado de Jammu kiel Tunannu (la Biblia Tannin). La plejparto da scienculoj konsentas priskribi Lôtān kiel "la fuĝantan serpenton" (bṯn brḥ) sed li povas, aŭ ne povas, esti "la turniĝadanta serpento" (bṯn ʿqltn) aŭ "la potenculo kun sep kapoj" (šlyṭ d.šBʿt rašm). Kiel aliaj servantoj de Jammu kaj Jammu mem, Lôtān estas venkita de la benema ŝtorma dio Baʿal. Lia rolo ŝajnas esti antaŭe influite de la pli frua serpento Têmtum kies morto ĉe la manoj de la benema ŝtorma dio Hadad estas prezentita en siriaj fermiloj de la 18a–16a jarcento BCE.

Maraj serpentoj grave aperas en la mitologio de la Antikva Proksima Oriento.[2] Ili estas atestitaj de la 3a jarmila AKE en Sumeraj bildaĵoj prezentantaj la dion Ninurta venkanta sep-kapan serpenton. Proksim-Orientaj religioj ofte inkluzivis Chaoskampf: kosma batalo inter mara monstro reprezentanta la fortojn de kaoso kaj kreinta dio aŭ kultura heroo kiu trudas ordon perforte.[3] La Babilona krea mito priskribas la malvenkon de Marduk de la serpenta diino Tiamat, kies korpo estis uzita krei la ĉielojn kaj la teron.[4] Kiel frue tiel 1894, scienculoj eknotis la similecon de ĉi tiuj pli fruaj rakontoj kaj la referencojn al la batalo de Levjatano kun Javeo trovitaj en la hebreaj skriboj.[3] La mencio de la Tanninoj en la Geneza krea rakonto (tradukita kiel "grandaj balenoj" en la Versio de Reĝo Jakobo) kaj Levjatano en la Psalmoj[5] ne priskribas ilin kiel danĝerajn bestojn sed kiel oceanajn bestojn kiuj estas parto de la kreo de Dio.[6][7] La elemento de konkurso inter Dio kaj la mara monstro kaj la uzo de Levjatano por priskribi la potencajn malamikojn de Israelo povas reflekti la influon de la Mezopotamiaj kaj Kananaj legendoj aŭ la konkurso en egipta mitologio inter la krokodilo kaj la suna dio Horuso.[8] Alternative, la forigo de tia konkurso eble reflektis provon naturalizi Levjatanon per procezo kiu degradis ĝin de diaĵo al demono al monstro.[3][9]

En pli posta Juda literaturo[redakti | redakti fonton]

Levjatano la maro-monstro, kun Behemoto la lando-monstro kaj birdo Zizo la aero-monstro. "Kaj tiun tagon estis du monstroj disigitaj, virina monstro nomis Levjatano, loĝota en la abismoj de la oceano super la fontanoj de la akvoj. Sed la viro estas nomita Behemoto, kiu okupis per sia mamo malŝpara sovaĝejo nomita Duidain." (1 Ĥanaĥo 60:7–8)

Pli postaj Judaj fontoj priskribas Levjatanon kiel drakon kiu vivas sur la Fontoj de la Profundejo kaj kiu, kune kun la vira landa monstro Behemoto, estos servita al la sanktemaj ^ce la fino de tempo.

Dum la Juda midraŝo (klarigoj de la Tanaĥo) kunmetiĝis, estis pensite ke Dio originale kreis viran kaj virinan levjatanojn, sed en la okazo se multobligado de la specio detruus la mondon, Dio mortigis la virinon, konservante ŝian karnon por la bankedo kiu estos donita al la sanktuloj je la alveno de la Mesio (B. B. 74b).

La raportado de Raŝi pri Genezo 1:21 ripetas la tradicion:

La...Maraj monstroj: La granda fiŝo en la maro, kaj laŭ la vortoj de la Aggadah (B.B. 74b), tio aludas al la Levjatano kaj ĝia asociano, ĉar Li kreis ilin vira kaj virina, kaj Li mortigis la virinan kaj konservis ŝin per salo por la sanktuloj en la estonteco, ĉar se ili multolibigus sin, la mondo ne povus ekzisti pro ili. הַתַּנִינִם Estas skribita. [la fina “yud,” kiu indikas la pluralon, mankas, tial la implico ke la Levjatano ne restis kiel duopo, sed ke ĝia nombro estis malgrandigita po unu.]- [De Gen. Rabbah 7:4, Midraŝ Ĉaserot V'Yeterot, Batei Midraŝot, num 2, p. 225].[10]

En la Talmudo Baba Bathra 75a ĝi estas dirita ke la Levjatano estos mortigita kaj ĝia karno servita kiel festeno al la sanktuloj dum [la] Tempo Venonta kaj ĝia haŭto uzita por kovri la tendon kie la bankedo okazos. La festo de Sukoto sekve konkludas per preĝo deklamita dum forirado de la sukoto: "Eblu esti ĝi via volo, Lordo nia Dio kaj Dio de niaj prapatroj, ke same kiel mi plenumis kaj loĝis en ĉi tiu sukoto, tiel eblas min meriti dum la venonta jaro loĝi en la sukoto de la haŭto de Levjatano. Sekvanta jaro en Jerusalemo."[11]

La grandega grando de la Levjatano estas priskribita de Johanan baro Nappaha, de kiu venis preskaŭ ĉiuj la agadoto koncerne ĉi tiun monstron: "Unufoje ni eniris ŝipe kaj vidis fiŝon kiu metis lian kapon ekster de la akvo. Li havis kornojn sur kiuj estis skribita la frazo: 'mi estas unu el la plej malbonaj bestoj kiuj loĝas en la maro. Mi estas tri cent mejloj en longeco kaj eniras ĉi tiun tagon en la makzeloj de la Levjatano'" (B. B. L.C.).

Kiam la Levjatano malsatas, rakontas Rabeno Dimi en la nomo de Rabeno Johanan, li sendas antaŭ de sia buŝo varmon tiom grandan ke ĝi faras ĉion de la akvoj de la profundejo bolu kaj se li metus sian kapon en Paradizo neniu viva besto povus transvivi la odoron de li (ib.). Lia loĝejo estas Mediteranea Maro, kaj la akvoj de la Jordania falas en lian buŝon (Bek. 55b; B. B. L.C.).

En legendo registrita en la Midraŝo nomita Pirke de-Rabeno Eliezer ĝi estas deklarita ke la fiŝo kiu glutis Jonan mallarĝe evitis iĝi manĝita de la Levjatano, kiu manĝas po unu baleno ĉiutage.

La korpo de la Levjatano, precipe liaj okuloj, posedas grandan iluminantan potencon. Tio estis la opinio de Rabeno Eliezer, kiu, en la kurso de vojaĝo kune kun Rabeno Joŝua, klarigis ke kiam oni estas timigita pro la subita apero de brilega lumo, ke ĝi verŝajne devenis de la okuloj de la Levjatano. Li mencias al sia kunulo la vortojn de Ijob xli. 18: "Per lia ternado lumo ja brilas kaj liaj okuloj estas kiel la palpebroj de la mateno" (B. B. L.C.). Tamen, malgraŭ lia supernatura forto, la Levjatano timas malgrandan vermon nomita "kilbit", kiu surtenas la brankojn de grandaj fiŝoj kaj mortigas ilin (Shab. 77b).[12]

En la dekunua jarcento pijuta ĝenro (religia poemo), la poemo Akdamut - deklamita je Ŝavuot (Pentekosto) - ĝi estas antaŭvidita ke, fine, Dio buĉos la Levjatanon, kiu estas priskribita kiel havantan "fortegajn naĝilojn" (kaj, sekve, estas koŝera fiŝo, kaj ne malpura serpento aŭ krokodilo) kaj ĝi estos servita kiel bongustega bankedo por ĉiuj la sanktuloj en Ĉielo.

Kristanismo[redakti | redakti fonton]

Levjatano en la fresko La Lasta Juĝo; pentrita de Giacomo Rossignolo, c. 1555

La Levjatano de la mezepoko estis uzita kiel bildo de Satano, endanĝeriganta kaj la bestojn de Dio - per provi manĝi ilin - kaj la kreon de Dio - per la minaco de inversigado en la akvoj de Kaoso.[13] Sanktulo Tomaso de Akvino priskribis Levjatanon kiel la demonon de envio, unue per puni la respondajn pekantojn (Secunda Secundae Demando 36). Peter Binsfeld same klasifikis Levjatanon kiel la demonon de envio, kiel unu el la sep Princoj de Geheno kiuj respondas al la sep mortigaj pekoj. Levjatano fariĝis asociita kun - kaj originale povis mencianta - la vida devizo de la Inferbuŝo, abomena besto en kies buŝon la damnitoj malaperis ĉe la Lasta Juĝo, trovita en anglosaksa arto de ĉirkaŭ 800 kaj poste ĉie en Eŭropo.[14][15]

Juna Tero Kreistoj argumentas ke kaj la skalo-vestita, fajro-spiranta Levjatano kaj la Behemoto prezentitaj en la Biblio povus esti nur dinosaŭroj kiujn ili asertas ankoraŭ ekzistis dum kiam la Libro de Ijob estis skribata.[16][17]

La Reviziita Norma Versio de la Biblio sugestas per piednoto en Ijob 41:1 ke Levjatano povas esti nomo por la krokodilo kaj per piednoto en Ijob 40:15, ke Behemoto povas esti nomo por la hipopotamo.[18]

Satanismo[redakti | redakti fonton]

En Satanismo, laŭ la verkisto de La Satana Biblio, Anton Szandor LaVey, Levjatano reprezentas la elementon de Akvo kaj la direkton de la Okcidento. La elemento de Akvo en Satanismo estas asociita kun vivo kaj kreado, kaj povas esti reprezentita dum riito per Kaliko. En La Satana Biblio, Levjatano estas listigita kiel unu el la Kvar Kronaj Princoj de Infero. Ĉi tiu asocio estis inspirita de la demona hierarkio de La Libro de la Sankta Magio de Abra-Melin la Sorĉisto. La Kirko de Satano uzas la hebreajn literojn ĉe ĉiu de la punktoj de la Simbolo de Bafometo por reprezenti Levjatanon. Komencante de la plej malalta punkto de la kvarangula stelo kaj legante maldekstrume, la vorto legas "לִוְיָתָן". Tradukita, tiu estas (LVJTN) Levjatano.[19] En demonologio, la Levjatano estas unu el la sep princoj de Infero (envio) kaj ankaŭ estas ĝia pordega gardisto (aŭ Inferbuŝo).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Job 41:1–34, New International Version".
  2. K. van der Toorn, Bob Becking, Pieter Willem van der Horst (eds), "Dictionary of deities and demons in the Bible", pp.512–514[1].
  3. 3,0 3,1 3,2 Hermann Gunkel, Heinrich Zimmern; K. William Whitney Jr., trans., Creation And Chaos in the Primeval Era And the Eschaton: A Religio-historical Study of Genesis 1 and Revelation 12.
  4. Enuma Elish, Tablet IV, lines 104-105, 137-138, 144 from Heidel, Babylonian Genesis, 41-42.
  5. Ps. 104.
  6. Gen. 1:21.
  7. Gen. 1:21 (KJV).
  8. For example, in Isaiah 27:1.
  9. Watson, R.S. (2005).
  10. Chabad.
  11. Finkel, Avraham (1993).
  12. Hirsch, Emil G.; Kaufmann Kohler; Solomon Schechter; Isaac Broydé.
  13. Labriola, Albert C. (1982).
  14. Link, Luther (1995).
  15. Hofmann, Petra (2008).
  16. "Genesis Park, Room 1: The Dinosaurs".
  17. Taylor, Paul S. (13 February 2008).
  18. The Holy Bible Revised Standared Version.
  19. "The History of the Origin of the Sigil of Baphomet and its Use in the Church of Satan".
  •  Ĉi tiu artikolo inkluzivas tekston de eldono nun en la publika domajnoJuda Encyclopedia. 1901–1906.[./File:PD-icon.svg ] 
  • Heider, Georgo C. (1999), "Tannîn", Vortaro de Deities kaj Demonoj en la Biblio, 2a eld., Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans Publishing, pp. 834–836 .
  • Herrmann, Wolfgang (1999), "Baal", Vortaro de Deities kaj Demonoj en la Biblio, 2a ed., Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans Publishing, pp. 132–139 .
  • Uehlinger, C. (1999), "Leviathan", Vortaro de Deities kaj Demonoj en la Biblio, 2a ed., Grand Rapids: Wm. B. Eerdmans Publishing, pp. 511–515 .

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]