Levon Aronian

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levon Aronian
Persona informo
Naskiĝo 6-an de oktobro 1982 (1982-10-06) (41-jaraĝa)
en Erevano
Loĝloko Erevano
Ŝtataneco Armenio • Americain • GermanioUsono
Alma mater Armenian State Institute of Physical Culture and Sport
Familio
Edz(in)o Arianne Caoili
Okupo
Okupo ŝakisto
TTT
Retejo https://levonaronian.com
vdr

Levon Grigori ARONIAN (armene լևոն Գրիգորի Արոնյան; naskiĝis la  6-an de oktobro 1982(nun 1982-10-06)) estas armena ŝaka grandmajstro. Sur la FIDE rangigo de marto 2014 li aperis en la dua pozicio en la mondo kaj havis Elo-nombron de 2830,[1] kio estis la kvara plej alta Elo en la historio.

Aronian gajnis la FIDE World Cup en 2005 kaj 2017. Li gvidis la armenajn teamojn, kiuj gajnis la orajn medalojn en la ŝakolimpikoj de 2006, 2008, 2012 kaj la World Team Chess Championship de 2011. Li ankaŭ gajnis la FIDE Grand Prix 2008-2010 kio kvalifikis lin por la kandidata turniro de la Monda Ŝaka Ĉampionumo 2012. Li ankaŭ estas monda ŝampiono en Ŝako960 (2006 kaj 2007), rapida ŝako en 2009 kaj blitz en 2010.

En 2016 CNN nomis Aronian la "David Beckham de ŝako".

Ŝakolimpikoj[redakti | redakti fonton]

Aronian ludis por la armena teamo en la ŝakolimpikoj de Erevano 1996, Calvià 2004, Turino 2006, Dresdeno 2008, Ĥanti-Mansijsko 2010 kaj Istanbulo 2012. Li gajnis la bronzan medalon en 2004 kaj la oran teaman medalon en 2006, 2008 kaj 2012. En 2010 li gajnis la arĝentan individuan medalon en la unua tabulo kaj oran medalon en 2012.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Top 100 Players May 2012 (angle). Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]