Levoča

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levoča
hungare Lőcse, germane Leutschau
urbo
Urbodomo en Levoča
Oficiala nomo: Levoča
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Levoča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Levočské vrchy
Rivero Levočský potok
Situo Levoča
 - alteco 570 m s. m.
 - koordinatoj 49° 01′ 16″ N 20° 35′ 28″ O / 49.02111 °N, 20.59111 °O / 49.02111; 20.59111 (mapo)
Areo 64,04 km² (6 404 ha)
Loĝantaro 14 716 (31.12.2007)
Denseco 229,79 loĝ./km²
Unua skribmencio 1249
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 054 01
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj LE
NUTS 543292
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Levoča, Spiŝa burgo kaj memorindaĵoj de ĉirkaŭaĵo
Tipo de heredaĵo kultura heredaĵo
Jaro 1993 (#17)
Numero 620
Regiono Eŭropo
Kriterioj iv
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Levoča
Retpaĝo: www.levoca.sk
Portalo pri Slovakio

Levoča (hungare Lőcse [lOĉe], germane Leutschau) estas urbo en Slovakio, en regiono Prešov.

Departementa domo

Historio[redakti | redakti fonton]

Levoča ekestis el du originaj slavaj civitoj, kiujn verŝajne detruis la tataroj en la jaro 1241. Post la detruo denove saksoj refondis la komunumon. En 1271 "Leucha" fariĝis ĉefurbo de Komunumo de Szepes-regionaj saksoj en Hungara reĝlando. La plej malnova skriba dokumento, en kiu unuafoje troviĝas la loknomo en formo "Leucha", estas reĝdokumento de Béla la 4-a el 1294. En 1317 ĝi jam estas menciita rekte kiel libera reĝa urbo.

Al evoluo de urbo grave helpis privilegio de deponej-rajto, donita al Leutschau flanke de reĝo Karolo la 1-a (Hungario) en 1321. Tiu privilegio devigis eksterlandajn negocistojn resti en urbo dum 15 tagoj kaj vend-proponi siajn varojn. Reĝo Sigismondo la 1-a liberigis en 1402 negocistojn de Leutschau el deponej-rajto de aliaj urboj, en 1411 plilarĝis deponej-rajto de Leutschau ankaŭ por enlandaj negocistoj. En 1419 estis civitanoj de Lőcse liberigitaj el pago de tridekonoj (impostoj) en tuta Hungara reĝlando. Tiel malfermis eksterordinaraj eblecoj de libera negocado.

Favora evoluo de urbo kulminis en limo de 15-a kaj 16-a jarcentoj kaj ebligis ekeston de tiaj artaj belegaĵoj, kiaj estas la verko de Majstro Paŭlo en preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo. Promesplenan evoluon interrompis en la 16-a jarcento vasta incendio kaj en la 17-a jarcento kontraŭ-Habsburgaj ribeloj. Leutschau tamen restis centro de regiono Szepes kaj en la 19-a jarcento fariĝis centro de slovaka pornacia movado.

Ĉi tie estis fondita fama Liceo en Leutschau al kiu venis en 1844, post degrado de Ľudovíta Štúra el katedro, liaj studentoj el Pressburg gvidataj de Janko Francisci. El famaj slovakaj poemistoj kaj naciaj eminetuloj, kiuj en Levoča studis aŭ laboris, estas menciendaj Ján Botta, Janko Kráľ, Ľudovít Kubáni, Pavol Dobšinský, d-ro Vavro Šrobár, Albert Škarvan kaj aliaj. Hungaraj verkistoj Kálmán Mikszáth kaj Mór Jókai verkis po 1 elstarajn historiajn romanojn pri la urbo: La nigra urbo kaj La blanka virino el Lőcse.

Pentopolis[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:

Historiaj memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Levoča kun siaj urbomuroj kaj urba arkitekturo konservis sian karakteron de mezepoka urbo. Ĝi estas urba memoraĵ-rezervejo kaj danke al multo da memoraĵoj kaj artaj belegaĵoj Levoča apartenas al la plej belaj historiaj urboj en Slovakio

Mariana baziliko

La plej grava kaj unika memoraĵo estas preĝejo omaĝe al Sankta Jakobo kun siaj 11 gotikaj kaj renesancaj altaroj, inkluzive la plej alta ligna gotika altaro en mondo (18,6 m). En la urbo estas grandega mezepoka placo ĉirkaŭita pere de renesancaj domoj, fama renesanca urbodomo, pliaj du altvaloraj preĝejoj kun baroka interiero, klasicismaj konstruaĵoj de malnovdistrikta domo kaj evangelisma preĝejo. Historian centron ĉirkaŭas fortega urbomura sistemo kun longeco 2,5 km.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]