Saltu al enhavo

Levuka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Levuka
urbeto Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 17° 41′ S, 178° 50′ O (mapo)-17.684013888889178.84012777778Koordinatoj: 17° 41′ S, 178° 50′ O (mapo) [+]
Areo 0,7 km² (70 ha) [+]
Levuka (Fiĝioj)
Levuka (Fiĝioj)
DEC
Situo de Levuka

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Levuka [+]
vdr

Levuka estas malgranda urbo sur la insulo Ovalau, kiu estas parto de la fiĝia insularo.

La urbo estas ne nur la administra centro de la provinco Lomaiviti, sed ankaŭ la ĉefurbo de la Orienta Divizio. Levuka estis la ĉefurbo de la brita kronkolonio Fiĝioj ĝis 1882. Kun 4 397 loĝantoj laŭ la censo de 2007, Levuka estas la plej granda setlejo en la Orienta Divizio.

Levuka estis fondita en 1820 fare de eŭropaj setlantoj kaj komercistoj. Levuka estas konsiderata la unua moderna urbo de Fiĝioj kaj fariĝis grava haveno kaj komerca centro. [1] La blankula loĝantaro en la fruaj tagoj estis miksaĵo de aventuristoj, misiistoj, komercistoj, ŝipkonstruistoj kaj spekulistoj.

La urbo estis deklarita Monda Heredaĵo de Unesko en junio 2013 kiel "elstara ekzemplo de pacifika havenurbo de la fino de la 19-a jarcento". [2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Stanton, William. (1975) The Great United States Exploring Expedition. Berkeley: University of California Press, p. [htt://archive.org/details/greatunitedstate00will/e/190 190]. ISBN 0520025571.
  2. Levuka Historical Port Town – UNESCO World Heritage Centre. United Nations Educational, Scientific, and Cultural Organization (22 June 2013). Alirita 19 September 2021 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]