Lewes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Lewes
Ruinoj de Priorejo Lewes

Lewes estas la ĉefurbo de East Sussex, Anglio. Ĝi situas ambaŭflanke de Rivero Ouse (Sussex). En 2001, laŭ la tiujara censo, ĝi enhavis iomete malpli ol 16 mil loĝantojn.

Historio

La loko estis okupata dum la romia epoko. La anglosaksoj konstruis kastelon. Post la normanda invado de Anglio la kastelo ege plifortiĝis, kaj ĉirkaŭ 1081 fondiĝis priorejo.

En 1264 okazis grava batalo dum kiu Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) venkis reĝan armeon kaj kaptis Henrikon la 3-an kaj ties filon la estontan Eduardon la 1-an.

Dum la regado de Maria la 1-a (Anglio) ŝtiparumis 17 protestantaj martiroj.

La 27-an de decembro 1836 okazis la plej granda brita lavango: ok homoj mortis.

Nokto de Guy Fawkes

Procesio de krucoj tra Lewes

Ĉiun 5-an de novembro en Britio okazas la "nokto de Guy Fawkes", kiam (memore de malsukceso de la pulva konspiro) oni flamigis krakfajraĵojn, kaj ofte bruligas figuraĵojn de la konspiranto Guy Fawkes. Ĉe Lewes tio evoluis en pli grandiozan aferon, kun torĉlumigataj procesioj: oni kutime bruligas figuraĵojn de politikistoj kaj aliaj gravuloj, kaj rememore de la protestantaj martiroj oni portas 17 krucojn tra la urbo. Aldone okazas konkursoj dum kiuj sinjorinoj kaj sinjoroj kuras, tirante brulante barelojn da gudro. Unu tia barelo ĵetiĝas en Riveron Ouse: tio rememorigas la ĵetadon en la riveron de magistratoj kiuj en 1847 klopodis subpremi tumultetan celebradon de la nokto de Guy Fawkes.

Ekonomio

Ĉe Lewes estas bierfarejo.

Inundoj

La urbo ofte spertas riverajn inundojn.

Vizitindaĵoj

Anne of Cleves House

Videblas multaj antkivaj konstruaĵoj. Inter la vizitindaĵoj estas:

  • Kastelo Lewes
  • La ruinoj de la mezepoka priorejo
  • Domo de Anne of Cleves: 15-jarcenta domo kiun Henriko la 8-a (Anglio) donis al sia unua edzino, Anna de Kleve, post la nuliĝo de ilia geedziĝo (kvankam ŝi neniam vizitis ĝin)