Lewis Hine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lewis Hine
Persona informo
Naskonomo Lewis Wickes Hine
Naskiĝo 26-an de septembro 1874 (1874-09-26)
en Oshkosh
Morto 3-an de novembro 1940 (1940-11-03) (66-jaraĝa)
en Hastings-on-Hudson
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de NovjorkoUniversitato de Ĉikago
Okupo
Okupo sociologofotisto • fotoĵurnalisto
Verkoj Power House Mechanic
vdr

Lewis Wickes HINE [hAJn] (26a de septembro, 1874 – 3a de novembro, 1940) estis usona sociologo kaj fotisto. Hine uzis sian fotilon kiel ilo por socialaj reformoj. Liaj fotoj estis ŝlosilaj por ŝanĝi la juron pri infanlaboro en Usono.[1]

Li iĝis instruisto en la Novjorka Universitato kie li kuraĝigis siajn studentojn uzi fotografion kiel eduka rimedo.[2]

Broklina Muzeo – Enirante en la Promesita Lando de Insulo Ellis – Lewis Wickes Hine.

Hine portis siajn sociologiajn klasojn al la Insulo Ellis en la Novjorka Haveno, fotante la milojn da enmigrantoj kiuj alvenis ĉiutage. Inter 1904 kaj 1909, Hine faris ĉirkaŭ 200 fotojn kaj venis al la ideo ke la dokumenta fotado estu uzata kiel ilo por socialaj ŝanĝoj kaj reformoj.[3]

El 1908 ĝis 1913 li fotis infanlaboron ekzemple inter koton-laboristoj, kio helpis finigi tiun praktikon en Usono. La laboro de Hine por la komitato por infandefendo nome NCLC estis ofte danĝera. Kiel fotisto, li estis ofte minacita perforte ekzemple de fabrikopolicistoj. En tiu epoko, la senmoralo de infanlaboro estis kaŝita el la publiko. Fotado ne nur estis malpermesita sed ankaŭ metis seriozan minacon al la industrio.[4] Por povi eniri en atelieroj, minejoj kaj fabrikoj, Hine devis esti diverse maskita. Foje li estis inspektisto pri incendioj, vendisto de poŝtkartoj, biblivendisto aŭ eĉ industria fotisto farante registron de fabrika maŝinaro.[5]

"Power house mechanic working on steam pump" (1920), unu el la plej famaj kaj konataj de la fotoj de Hine.

Dum kaj post la Unua Mondmilito, li fotis la laboron de la Usona Ruĝa Kruco en Eŭropo. En la 1920-aj kaj komencaj 1930-aj jaroj, Hine faris serion de "laborportretoj," kiuj emfazis la homan kontribuon al la moderna industrio. En 1930, Hine ricevis komision dokumenti la konstruadon de la Empire State Building. Li fotis la laboristojn en danĝeraj postenoj dum ili sekurigis la ŝtalan strukturon, riskante same kiel la laboristoj.[6]

Dum la Granda Depresio Hine denove laboris por la Ruĝa Kruco, fotante la katastrofan sekegon en Suda Usono, kaj por la Tennessee Valley Authority (TVA), dokumentante la vivon en la montoj de orienta Tenesio.


Fotaro[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Troncale, Anthony T. "About Lewis Wickes Hine". Novjorka Publika Biblioteko. Arkivita el la originalo la 8an de marto, 2007. Alirita la 3an de novembro, 2019.
  2. Smith-Shank, Deborah L. (Marto 2003). "Lewis Hine and His Photo Stories: Visual Culture and Social Reform". Art Education. 56 (2): 33–37. ISSN 0004-3125. OCLC 96917501.
  3. Troncale
  4. Murphy, Adrian (Septembro 2019). "Children in the machine: Lewis Hine's photography and child labour reform". Arkivigite je 2019-12-03 per la retarkivo Wayback Machine Europeana (CC By-SA). Alirita la 3asn de novembro, 2019.
  5. Rosenblum, Walter. Foreword. America & Lewis Hine: Photographs 1904–1940:. Comp. Marvin Israel (1977). New York: Aperture, up. 9–15. Print.
  6. Troncale, Anthony T.. Facts about the Empire State Building. New York Public Library. Arkivita el la originalo je 2006-02-04. Alirita 22a de majo 2007.
  7. Addie Card: Search For An Amemic Little Spinner. Morningsonmaplestreet.com. Alirita 15a de oktobro 2009.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]