Lejteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Leyte)
Lejteo
Situo de la insulo de Lejteo en la centro de Filipinoj
Situo de la insulo de Lejteo en la centro de Filipinoj
insulo
Akvejo Pacifika oceano
Insularo Bisajoj (Filipinoj)
Geografia situo 10° 57′ N, 124° 50′ O (mapo)10.95124.83333333333945Koordinatoj: 10° 57′ N, 124° 50′ O (mapo) f1
Lejteo (Filipinoj)
Lejteo (Filipinoj)
DEC
Lejteo
Lejteo

Map

Longo 180 kmf2
Larĝo 65 kmf3
Areo 7 368 km² f4
Plej alta loko Cabalían
945 mf5
Loĝantaro 1 950 000
265 loĝ./km²
vdr

Leyte, aŭ Lejteo en esperanto, estas insulo de la insularo de Bisajoj en la Filipinoj.

La insulo estas ĉirkaŭ 180 km longa nordo-suden kaj ĉirkaŭ 65 km larĝa je sia plej larĝa punkto. En la nordo ĝi preskaŭ kuniĝas al Samaro, separate de la markolo de Markolo San Juanico, kiu iĝas tiom mallarĝa kiom ĝis 2 km en kelkaj lokoj. Ankaŭ la insula provinco de Bilirano estas norde de Lejteo kaj kuniĝas al Lejteo per opnto tra la mallarĝa Bilirana Markolo. Sude Lejto estas separata el Mindanao de la Markolo Surigao. Oriente Lejteo estas iome for de la Filipina Maro de la Pacifika Oceano, Samaro nordoriente kaj de Dinagat sudoriente formante la Lejtean Golfon. Okcidente estas Cebuo kaj Boholo.

Lejteo estas ĉefe tre arbara kaj montara, sed la Lejtea Valo nordoriente havas multan agrikulturon.

Administre la insulo divididas je la provinco Lejteo, kiu kovras la nordon kaj centron de la insula teritorio, kaj la provinco Suda Lejteo, kiu konsekvence kovras la sudon. La ĉefaj urboj de Lejteo estas Taklobano, ĉe orienta marbordo de nordokcidenta angulo de la Lejtea Golfo, kaj Ormoc, ĉe la okcidenta marbordo. Lejteo nune famas pro geotermika elektrejo ĉe Ormoc.

Tamen, Lejteo plej konatas pro sia rolo en la rekonkero de Filipinoj en la Dua Mondmilito. La 20-an de oktobro 1944, Generalo Douglas MacArthur elŝipiĝis en Lejteon, asertante per fama frazo "I have returned" (Mi revenis). Tamen la militaj fortoj de Japanio ne redonis la insulon tiom facile, kiel montris la sekva Batalo de Lejteo, kaj konverĝo de ŝiparmeaj fortoj rezultis en kvartaga Batalo de Lejtea Golfo, la plej longdaŭra ŝiparmea batalo en historio.