Liĥobori (ruse Лихоборы) (ĝis 2020 NATI, ruse НАТИ) estas stacidomo por pasaĝeroj sur la ĉefa vojo de la Oktjabrjskaja fervojo en Moskvo.
La nomo de la stacio devenis de apuda Scienca Motora Instituto (NAMI), kies traktora branĉo estis reorganizita en 1946 en Sciencan Traktoran Instituton (NATI).
Ĝi konsistas el du flankaj kajoj, ligitaj per ponteto.
En 2018, proksime al la stacio estas planite konstrui remizon "Liĥobori" por la Lublinsko-Dmitrovskaja linio de la Metroo de Moskvo.