Liĥtenŝtejno en la Olimpikoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La olimpika flago

Sportista teamo de  Liĥtenŝtejno en la Olimpikoj ekde la jaro 1936 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita el somero 2021, partoprenis en plej multaj someraj eldonoj de la sporta evento, en ĉiuj krom en tiu de 1956 kaj en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj same ekde la jaro 1936 krom en 1952 en ĉiu evento estis liĥtenŝtejnaj partoprenantoj.

la teamo en la Vintra Olimpiko 2010

La teamo ĝis la stato de somero 2022 sume atingis ekzakte 10 medalojn: Temas pri 2 oraj, 2 arĝentaj kaj 6 bronzaj medaloj. Per tio sume la teamo en ĉiuj olimpikoj havas la 92-an rangon. Laŭ la stato de somero 2022 ĝi dividas tiun rangon kun la teamoj de Porto-Riko kaj Urugvajo. Kontraste al tre multaj aliaĵ teamoj, kiuj foje atingas medalon en la tre multaj diversaj konkursoj de la someraj olimpikoj sed ankoraŭ neniam sukcesis pri vintera olimpika medaloj, ĉiuj medaloj atingitaj de la liĥtenŝtejnaj teamoj estis vintraj medaloj, ĉiuj en alpa skiado. Tiu ne mirigas, konsiderante ke la malgranda lando inter Svislando kaj Aŭstrio, situas en la pleja centro de la Alpa montaro, la regiono kie ekestis la plej multaj vintrosportaj disciplinoj.

Kunordigas la teamon la Liĥtenŝtejna Olimpika Sporta Asocio (germane Liechtensteinischer Olympischer Sportverband).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]