Li Chao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Li Chao
Persona informo
Naskiĝo 21-an de aprilo 1989 (1989-04-21) (35-jaraĝa)
en Tajuano
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio
Okupo
Okupo ŝakisto
vdr

LI Chao (ĉine : 李超 naskiĝis la  21-an de aprilo 1989(nun 1989-04-21) en Tajuano, Ŝanŝio) estas ĉina ŝaka grandmajstro kaj azia ĉampiono en 2013. En 2007 li fariĝis la 23-a grandmajstro de Ĉinio en la aĝo de 18.

Li estis asistanto de Wang Yue dum pluraj okazoj, ambaŭ estas bonaj amikoj ili konatiĝis dum sia infanaĝo.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Li Chao komencis ludi ŝakon kiam li havis ses jarojn.

En 2005 li finis en la sesa pozicio ĉe la Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo, kiu okazis en Istanbulo, Turkio. En aŭgusto 2007 Li venkis en la Skandinava Ŝakturniro en Täby, Svedio per 8½ poentoj el 9.[1] En septembro 2007 li gajnis la kvaran IGB Dato' Arthur Tan Malajzio Malferma Turniro en Kuala-Lumpuro. Li gajnis la Prezidanton Gloria Macapagal-Arroyo Pokalo en Manilo, Filipinoj kio okazis dum la 21an-29an de novembro 2007.

En 2007 li gajnis la grandmajstran titolon. Liaj GM normoj estis atingitaj ĉe:

  • Monda Juniora Ŝaka Ĉampionumo 2005 en Istanbulo; poentaro 8½/13
  • Aeroflot Malferma Turniro 2007, Groupo A1 en Moskvo; poentaro 4½/9
  • Lake Sevan turniro (kategorio 12) en Martuni, Armenio kie li gajnis 5½/9, ĉe la unua pozicio kun Yuri Vovk kaj G.N. Gopal

En aprilo 2008 li kundividis la unuan pozicion per 7/9 kaj kvara post decidludoj ĉe la 10-a Dubaja Malferma Turniro. En majo 2008 li finis unua per 8.0/11 kaj unua post decidludoj ĉe la 2-a Filipina Internacia Malferma Turniro en Subic Bay Freeport Zone. En aŭgusto 2008 li gajnis la 5an IGB Dato' Arthur Tan Malaysia Open per 9/11. En la sekva monato li konkuris ĉe la 5a Rusio-Ĉinio Matĉo en Ningbo, Ĉinio kie li atingis 3/5 kaj efikeco de 2767 por la vira teamo (kun Wang Yue, Wang Hao, Ni Hua, Bu Xiangzhi).

En la Ŝaka Mondpokalo 2009, kiu okazis en Ĥanti-Mansijsk, Rusio li atingis la trian rondon sed perdis kontraŭ Vugar Gashimov.

En 2010 Li Chao venkis en la Corus C-turniro en Wijk aan Zee (15a-31a januaro) per 10/13 la venko kvalifikis lin por la Corus Group B 2011, poste renomita al Tata Steel Chess Tournament grupo B. Kelkajn monatojn poste en aprilo 2010, li konvinke venkis en la 48-a Doeberl Pokalo okazigita en Kanbero, Aŭstralio.

Ĉe la Tata Steel B-turniro (2011) li atingis 6/13 por la naŭa pozicio. Li venkis en la ŝakturniro de la Somera Universiado en Ŝenĵeno, Ĉinio per poentaro de 8,5/9, du poentoj antaŭ la aliaj, inkluzive de samlandanoj Wang Hao kaj Wang Yue. En oktobro 2011 li gajnis la Indonezian Malferman Ŝakan Ĉampionumon en Ĝakarto post decidludoj kontraŭ Ganguly Surya Shekhar. Li partoprenis en la Ŝaka Mondpokalo 2011, kie li estis eliminita en la unua rondo kontraŭ Nguyễn Ngọc Trường Sơn.

Li kundividis la unuan pozicion kun Yu Yangyi ĉe la 2a Indonezia Malferma Ŝaka Ĉampionumo en 2012, sed restis dua post decidludoj. Li gajnis la Azian Ŝakan Ĉampionumon en Manilo kaj tiu rezulto kvalifikis lin por la Mondapokalo 2013. En 2014 li gajnis la Rejkjavikan Malferman Turniron per 8½/10.

En marto 2015 li gajnis la 31-an Cappelle-la-Grande Malferman Turniron. Tiu sukceso estis sekvita per la venko ĉe la 19-a Neckar Malferma Turniro en Deizisau, Germanio per poentaro de 8½/9. En aŭgusto 2015 li ludis ses ludan matĉon kontraŭ la hungara grandmajstro Péter Lékó en Szeged, Hungario. Li venkis en la matĉo per 4-2 (+2-0=4). Li ludis por la teamo "Siberio" (kune kun Vladimir Kramnik, Levon Aronian, Alexander Grischuk, Wang Yue inter aliaj) kiu venkis en la European Club Cup 2015 en Skopjo, Respubliko Makedonio.

Rimarkindaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Crowther, Mark. TWIC 666: Scandinavian Chess Tournament (angle). Alirita 2020-10-13.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]