Libano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Libanano)
Libano
Libana Respubliko
الجمهورية اللبنانية
Al Ĝumhurija al Lubnanija

Detaloj Detaloj
Nacia himno: "Ĉiuj el ni, por la lando"
Situo
suverena ŝtato • Mediteranea lando • lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Bejruto
Oficiala(j) lingvo(j) araba lingvo, franca lingvo
Uzata(j) lingvo(j) Araba.
Plej ofta(j) religio(j) islamanoj (59,7%), kristanoj (39%), aliaj (1,3%)
Areo 10 400 km²
- % de akvo 0,26 %
Loĝantaro 5 296 814 (2018)
Loĝantoj Libananoj
Horzono UTC+2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno lb
Landokodo LBN
Telefona kodo +961
Plej alta punkto Qurnat as Sawda'
Plej malalta punkto Mediteraneo
Politiko
Politika sistemo Respubliko
Ŝtatestro Prezidento Michel Aoun (ekde 2016)
Ĉefministro Najib Mikati
Ekonomio
Valuto Libana liro (LBP)
vdr

Libano (en la araba : لبنان - Lubnan; en la libana araba : لبنان - Lebnaan) oficiale Libana Republiko (الجمهورية اللبنانية) estas malgranda kaj dense loĝata lando ĉe la orienta bordo de Mediteraneo. Kromnomo estas Lando de la cedrojCedrolando (la cedro estas la emblemo de la nacia flago). La cedroj de Lebanono (aŭ lebanonaj cedroj) estas cititaj en Biblio. La nuna Libano koincidas proksimume kun la antikva Fenicio.

Cedro de Libano

Sude ĝi havas komunan landlimon kun Israelo kaj oriente kaj norde kun Sirio. La lando interalie estas membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj.

La libana cedro daŭre estas la simbolo de la lando kaj aperas en la centro de la libana flago. La cedroj nun estas protektitaj (pro la malabundo) kaj oni ne plu rajtas faligi ilin.

En 2018, la lando situis je la 138-a loko el 180 landoj taksitaj laŭ la korupta indekso de Transparency International[1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Libano, heredanto de Fenicio kaj historia centro de kristanaj kaj muzulmanaj komunumoj, estis okupata de la Otomana Imperio en la 16a jarcento. Post la turka malvenko dum la Unua Mondmilito, la Franca Mandato de Sirio kaj Libano ĝis 1922, estis mandato de la Societo de Nacioj ĉe la norda parto de Sirio kaj ĉe Libano, el kiuj la du teritorioj estis antaŭe parto de la Otomana Imperio. La siria federacia ŝtato Granda Libano aŭ Franca Mandato de Libano el 1923 (en franca, État du Grand Liban) — antaŭanto de la nuna Respubliko Libano — estis kreita en 1920 kiel aŭtonoma ŝtato ene de la Franca Mandato de Sirio.

La protektorato de Francio daŭris ĝis 1943[2], kiam ĝi fariĝis ŝtato (kvankam ĝi proklamis la sendependiĝon la 26-an de novembro 1941, ne estis agnoskata depost du pliaj jaroj).

Libano estis ĝis la 1970-aj jaroj la financa centro de Meza Oriento, kiam ĝi estis nomata «la Svisujo de Meza Oriento». Tiu financa riĉ-abundo estis rompita de la terura interfrata libana milito (19751990), kiu detruis la modelan politikan ekvilibron. La internaj konfliktoj kaj la konfliktoj kun Israelo — kiu invadis la landon en 1982 — ankoraŭ plue ekzistas.

En 1982 Israelo invadis la sudon de Libano por forpeli la gerilojn de la Organizaĵo por Liberigo de Palestino, gvidataj de Jaser Arafat. En majo 1983, Israelo kaj Libano atingis traktaton por retiri la israelajn trupojn. Tamen, la pactraktato ne estis plu ratifita kaj en marto 1984, sub siria premo, Libano nuligis la akordon. Malgraŭ tio, Israelo komencis progresive retiriĝi en 1985, lasante la t.n "sekurecan zonon" (ĉ. 850 kvadrataj kilometroj) sub la gvido de la liban-kristana (kaj pro-israela) Armeo de Sud-Libano, kun malplimulta prezenco de la trupoj de Israelaj Defendaj Fortoj, cele al la malpermeso kaj blokado de la landlimaj rejdoj kaj la atakoj de la ŝijaista gerilo Hizbulaho. Finfine, en majo 2000, Israelo retiris ĉiujn siajn trupojn kiuj troviĝis en la sudo de Libano tra la internacia landlimo plenume de la rezolucio 425 de la Konsilio pri sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.

Komence de la jaro 2005, post la murdo de la unua libana ministro Rafik Hariri elĉeniĝis ampleksega civita protest-movado konata kiel la Cedra Revolucio, kiu postulis la elektadon de libera balotado kaj la tujan retiriĝon de la siria armeo, kiu havis 14.000 militistojn sur la libana teritorio. En aprilo 2005, la manifestacioj atingis la tutan retiriĝon de la siria armeo kaj de ĝiaj inteligent-agentoj, kun opozicio de Hizbulaho.

La libana registaro ne sukcesis plenumi la rezolucion 1559 de la Konsilio pri Sekureco de UN, kiu devigis la senarmigadon de la libanaj armitaj milicioj kaj la ekregadon de sia suda landlimo, regita de Hizbulaho por la protektado de la landlimo kun Israelo. En julio 2006, post landlima rejdo kiu rezultigis la morton de ok israelaj soldatoj kaj la kapto de du pliaj, okazas la israel-libana krizo de 2006 per la bombado de granda parto de la libana landa infrastrukturo kaj nepacigebla armita respondo de Hizbulaho sur la nordaj urboj de Israelo.

Laŭ citaĵoj de la libana registaro, la 6an de aŭgusto, ACNUR informis ke 550.000 delokigitaj estis akceptitaj de aliaj familioj, 130.000 troviĝas en improvizitaj rifuĝejoj, kaj ĉirkaŭ 200.000 transiris la landlimojn kun Sirio. [1] Ankaŭ regas granda ekonomia krizo. En aŭgusto rezolucio de UN decidas pliigi la multnacian forton FINUL kaj atingas akordon por la violent-ĉesado kontraŭ la ekonomio kaj la detruitaj infrastrukturoj kaj ĉirkaŭ 1271 libanaj mortintoj.

La 7-an de junio 2009 okazis la parlamenta baloto en Libano. Rezulte de tio venkis la koalicio "14-a de marto", gvidata de la Saad Hariri, la filo de Rafik Hariri. Ĝi gajnis 71 seĝojn el la 128, dume la koalicio "8-a de marto" gvidata de Hizbulaho prenis nur 57 seĝojn. En la voĉdonado partoprenis pli ol 60 % libananoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Libano estas ŝtato en Meza Oriento, okcidente de Azio, situanta ĉe la Mediteraneo, kiu banas ĝiajn okcidentajn bordojn. Norde kaj oriente, estas la duondezerta siria regiono kaj sude la mallarĝa landlimo kun Israelo.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro origina de la lando estas la plej multnombra. Libano estis rifuĝejo de persekutataj malplimultoj kiel la armenoj (4%) kaj la opukataj palestinaj teritoroj (9,5%), kiuj loĝas en rifuĝejoj.

La plimulta religio estas Islamo (inter 60-65% laŭ la statistikoj), plejparto ŝiajistoj, tamen ekzistas tre grava kaj influa kristana malplimulto (35-40%):(maronitoj, armenoj kaj ortodoksuloj).

La 90,1% de la libananoj koncentriĝas ĉe la marbordaj urboj. En Bejruto loĝas pli ol unu miliono kaj duono da personoj. Nuntempe la plimulto de la libananoj loĝas ekstere de sia lando, eble inter dek kaj dek kvin milionoj da libananoj dise tra la mondo.

Libano estas teritorio kiu estis loĝata de multaj popoloj kaj kulturoj dum pluraj miloj da jaroj. La libananoj etne devenas de multaj popoloj (fenicia, asiria, greka, romia, eŭropa kaj araba). Tio okazigas multajn kontraŭdirojn ĉar, kvankam la muzulmanaj libananoj konsideras sin araboj, la kristanaj libananoj ne konsideras sin araboj sed ligas siajn devenojn al la fenicia, aramea, greka, asiria, ktp.

Proksimume 60% de la loĝantaro kredas je islamo, kaj 40% je kristanismo.

Almenaŭ 48% de libanaj civitanoj vivas sub la limo de malriĉeco (2019)[3].

Estas grandaj komunumoj de libanoj tra la mondo, sed ĉefe en Brazilo, Argentino kaj Usono.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo estas la araba, sed krom tiu lingvo ankaŭ la franca estas la grava lingvo. Ĉirkaŭ 45% de la homoj parolas la francan kaj 30% la anglan. Libanaj armenoj havas la armenan kiel gepatran lingvon. Libanaj kurdoj havas la kurdan kiel gepatran lingvon. Kvankam ĝi havas du oficialajn lingvojn, araba kaj franca, la araba estas la plej parolata (denaska lingvo de 94% de la libananoj), kaj la franca estas konata kaj parolata de 45% de la loĝantaro (ĉefe la kristana komunumo) kaj la angla (konata de 40% de la loĝantaro) estas uzata en financaj medioj kaj negocoj, la armena lingvo estas la 4-a plej uzata en la lando, kiu estas la denaska lingvo de 4% de la loĝantaro (armenaj komunumoj).

Registaro kaj politiko[redakti | redakti fonton]

Fuad Sinior, Unua Libana Ministro

La Libana Respubliko estas regata laŭ la Konstitucio de 1926, poste reformita kaj profunde reviziita en 1990. Laŭ la konstitucio, la Asembleo de Reprezentantoj (Majlis al-Nuwab) estas la leĝodona korpo kaj estas elektata por kvinjaraj periodoj de la libana popolo per universala balotrajto. La Asembleo de Reprezentantoj estas multreligia.

La plenuma povo apartenas al la Prezidanto de la Libana Respubliko, kiu nomumas por tia funkcio la Unuan Ministron kaj la reston de membroj de la Konsilio de Ministroj.

Laŭ la leĝo, la prezidanteco de Libano devas esti okupata de maronita kristano, la posteno de Unua Ministro de sunaisto kaj la posteno Senata Prezidanto de ŝijaisto por ke neniu landa religia malplimulto estu diskriminaciata de la registaro.

La nacia simbolo estas la cedro, kies arbaroj kovris la tutan landon en la antikveco kaj kies ligno estis unu el la ĉefaj eksportaj produktaĵoj dum la fenicia epoko. Ĝi aperas kaj en la flago kaj en la nacia landŝildo de Libano

Politik-Administrativa Organizo[redakti | redakti fonton]

Provincoj kaj guvernioj de Libano

Libano dividiĝas en ok gubernioj (muḥāfaẓāt, sing. muḥāfaẓa); ekde la 1-an de julio 2003 la lando havas du pliajn provincojn, Baalbeck-Hermel en orienta Libano kaj Akkar en norda Libano:

Klimato[redakti | redakti fonton]

Satelita bildo de Libano kie videblas montoj kovritaj de neĝo.

La klimato en Libano estas influata de du faktoroj: la reliefo kaj la proksimeco aŭ malproksimeco de la maro. Pro tio distingiĝas marborda klimato tro humida kaj malvarma, de tute mediteranea karaktero, unu el montara klimato kaj la alia arida kaj seka en la oriento. En Bejruto, la jara pluvado oscilas inter 800 kaj 900 mm, kaj la temperatura mezumo de januaro kaj aŭgusto estas 14,4 °C kaj respektive 25,6 °C.

Vegetaĵaro kaj hidrografio[redakti | redakti fonton]

La arbaro kovras 7,7% de la tuta landa areo. La vegetaĵaro estas tipe mediteranea en la marborda strio kaj ankaŭ ĝenerale en regionoj ne tre altaj. La abioj kaj cedroj troviĝas en kelkaj montaraj regionoj situantaj inter 1 200 kaj 2 000 m, kun fagoj, abioj kaj cedroj en la norda montaro; densaj pinarbaroj kaj anzinaroj kovras la deklivon de la suda montaro.

Laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF), la libana teritorio dividiĝas en du ekoregionojn de mediteranea arbaro laŭ la altitudo : la mediteranea orienta arbaro en malaltaĵaj regionoj kaj la sud-anatoliaj koniferaj kaj deciduaj montarbaroj en la montaro.

La riveroj ĝenerale estas torentaj; la du plej gravaj esta la rivero Litani kaj la rivero Oronto, kiuj havas konstantan kaj abundan akvon.

Kulturo[redakti | redakti fonton]

La hodiaŭa libana teritorio estis dum miloj da jaroj hejmo de multaj civilizacioj kaj kulturoj. Ĝi estis origine loĝata de fenicoj, konkerita kaj okupita de asirianoj, persoj, grekoj, romianoj, araboj, krucistoj, otomanaj turkoj kaj en la lastatempa historio ankaŭ de francoj. Libana kulturo estis influita de ĉi tiuj diversaj popoloj dum jarmiloj. Homoj de Libano, kunmetitaj de malsamaj etnaj kaj religiaj grupoj, kontribuis al la specifa literaturo kaj la diversaj muzikstiloj, reflektitaj interalie en festivaloj. Libana kuirarto ankaŭ spertis ĉi tiun multkulturan influon.

Kompare kun la plimulto de la loĝantoj de sudokcidenta Azio, la libana loĝantaro ricevis bonan klerigon: depost 2003, 87,4% [4]. La libana socio estas moderna kaj komparebla al iuj kulturoj de eŭropaj mediteraneaj landoj. La lando estas parto de la araba mondo kaj ĉiam estis malfermema al modernigo sub eŭropa kaj precipe franca influoj. Libano estas ofte konsiderata kiel la enirejo de Eŭropo al okcidenta Azio, sed ankaŭ en Azio kiel la enirejo al la okcidenta mondo.

Literaturo, muziko, amaskomunikiloj kaj kuirarto[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

La plej grava kaj ĉiuokaze la plej konata libana verkisto estas Gibran Khalil Gibran (1883-1931) kiu elmigris al Usono. En lia iama hejmo en Bchareh nun estas la "muzeo Khalil Gibran", kie lliaj pentraĵoj estas ekspoziciataj.

Muziko[redakti | redakti fonton]

Libano estas, apud Egiptio, konsiderata kiel unu el la plej gravaj centroj de la moderna araba muzikomondo. Famaj kantistoj el Libano estas interalie Fairuz, Nancy Ajram kaj Haifa Wehbe.

Amasmedioj[redakti | redakti fonton]

Pluraj televidstacioj dissendas de Libano kaj povas esti kaptitaj per satelito tra la tuta araba mondo. Konata estas New TV, kiu ankaŭ elsendas araban version de la fama talentokonkurso Idols (Idoloj). Libano havas plurajn gazetojn en la araba, angla kaj franca.

Kuirarto[redakti | redakti fonton]

Libana kuirarto estas vaste rigardata kiel la plej bona kaj rafinita en la araba mondo, ĉar ĝi ricevis multajn influojn el eksterlando, ekzemple de armenoj, persoj kaj kurdoj.

Konataj pladoj en la libana kuirarto estas tabuleo, kikerkaĉo (humuso), kikerbulo (falafel) kaj la ajla saŭco tum, kiun oni servas kun mezeo. Iuj libanaj pladoj estas konataj inter vegetaranoj kaj veganoj pro la uzo de vegetalaj proteinaj fontoj kiel kikeroj.

La kuirarto de ĉirkaŭaj landoj, kiel ekzemple la turka kuirarto, estis influitaj de la libana kuirarto. Ekzemplo de tio estas la plado lahmacun, kiu estas kuntiriĝo de du arabaj vortoj por viando kaj pasto.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo estas tipe mediteranea —vinberujo, olivarboj, tritiko, hordeo, fruktoj, legomoj, beto kaj tabako— kio konsistas la 12% de ĝia MEP. La bovbredado kaj la fiŝkaptado ne estas tre gravaj kaj la valoraj cedr-arbaroj reduktiĝis. Posedas teksindustrion kaj naft-rafinejojn. La servo-sektoro, kun komerco kiel ĉefa aktiveco generas 67% de la MEP. La komerca pesilo estas tre deficita pro la malaltaj rimedoj kaj tro da eksteraj ŝuldoj.

La landa ĉefurbo estis damaĝita dum la interfrata milito kaj nuntempe estas konstruata danke al grandkvanta ekstera helpo.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

La agrikulturo estas la ekonomia branĉo malplej populara allogante nur 12% de la tuta dungitaro, ĝi kontribuas 11.7 % de la MEP. Ironie ĝi estas ideala por la agrikulturo pro la bona aliro al akvo, fruktodoneco kaj la plej alta proporcio de kultivebla grundo en la araba mondo.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Libano havas tri gravajn historiajn urbojn: Bejruto, Sidono kaj Tiro. Somere la lando allogas multajn bonhavajn turistojn el la araba mondo, kiuj serĉas malvarmeton en la montoj kaj ĝuas vivon en moda Bejruto. Bejruto ankaŭ havas faman noktan vivon. Vintre oni skias en la montaro. Libano havas kelkajn kulturajn kaj naturajn vizitindaĵn troviĝantaj en la Monda heredaĵo-listo de Unesko.

Aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fine de julio 2006, Israelo ekbombadis la flughavenon de Bejruto kaj la infrastrukturon de la tuta lando, kaj per terarmeo atakis vilaĝojn kaj urbojn tenatajn de la ŝijaisma Hizbolaho.

Vidu analizon de tiu milito de Alain Gresh: "Palestino, Libano, Irano - Plenpovo por fajrigistoj", en {Le Monde diplomatique en Esperanto}, aŭgusto 2006.

Palestinaj rifuĝejoj[redakti | redakti fonton]

Dise tra la libana teritorio ekzistas palestinaj rifuĝejoj. Ĉi tiuj palestinanoj plejparte fuĝis al Libano dum la Araba-Israela Milito en 1948. Rifuĝitaj, forpelitaj ... ĉiuokaze ili ankoraŭ ne rajtis[5] reveni de kie ili venis. Plejofte ili ne akiris libanan pasporton, do ili restas sennaciecaj[6]. Entute estas 12 palestinaj rifuĝejoj kun 225 125 loĝantoj[7]. Tra la lando loĝas ankoraŭ 409 714 palestinaj rifuĝintoj. Ĉirkaŭ 10% el ili estas kristanoj kaj ili ĉefe apartenas al la Antioĥia Ortodoksa Eklezio[8].

Multaj eksterlandaj gastlaboristoj ankaŭ estas dungitaj en Libano. Ili ofte faras sian laboron en teruraj kondiĉoj. Foje ilia laboro egalas al moderna formo de sklaveco[9] Ne malofte ili ankaŭ estas viktimoj de rasismoksenofobio[10]. Misuzoj pri ĉi tiu situacio estas regule raportitaj[11].

Dokumenta filmo[redakti | redakti fonton]

"La Batalo de Libano" (nl; De slag om Libanon), nederlanda dokumenta filmo en du partoj en kiu la programproduktanto Danny Ghosen * 1978 kiu fuĝis al Nederlando en la aĝo de 15 jaroj. Li parolas al loĝantoj pri la interna milito kaj ĝiaj sekvoj kaj pri la nunaj problemoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

(eo)Informoj pri Libano en la vikio de UEA esperante

(eo) Le Monde Diplomatique en Esperanto pri Libano

(en) Libanon - CIA world factbook Arkivigite je 2019-09-12 per la retarkivo Wayback Machine

(en) Profilo de Libano ĉe BBC

(en) Turismo en Libano Arkivigite je 2019-01-07 per la retarkivo Wayback Machine

(ar, en) Retejo de la libana registaro Arkivigite je 2020-10-31 per la retarkivo Wayback Machine

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Libano Arkivigite je 2019-10-25 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de Transparency.org
  2. (eo) Alain Gresh, Iam Francio defendis Libanon..., Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 21-an de julio 2016, alirite la 31-an de oktobro 2020.
  3. (en) Samia Nakhoul, Rescue talks with the IMF 'hit the rocks' as Lebanese suffer, REUTERS, la 1-an de julio 2020.
  4. CIA World Factbook. Arkivita el la originalo je 2019-09-12. Alirita 2020-10-30.
  5. la 9-an de junio 2019
  6. (eo) Marina Da Silva, Tiuj forlasitaj palestinanoj en Libano, Le Monde Diplomatique en Esperanto, la 1-an de julio 2006.
  7. La una parto de la nederlanda dokumenta filmo "De slag om Libanon" (La batalo de Libano) donas enrigardon en tia rifuĝejo.
  8. (en) UNRWA: palestinaj rifuĝintoj
  9. (en) Madagascar maids: Misery in the Middle East, BBC, la 19-an de aŭgusto 2011.
  10. (en) Lebanese Media and the “Scourge of the Foreigners", Al Akhbar, la 21-an de oktobro 2011.
  11. angle UN urges Lebanon to investigate Ethiopian maid's death, BBC, 3 april 2012.