Saltu al enhavo

Liberŝtato Botelkolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Liberŝtato Botelkolo
10-a de januaro 1919 – 25-a de februaro 1923

historia lando
Geografio
mapo de la liberŝtato botelkolo, 1919–1923
mapo de la liberŝtato botelkolo, 1919–1923
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
17 363
Ŝtat-strukturo
Papiermark • notgeld
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj rilatoj
v • d • r
okupado de la foirplaco de Lorch je la 25a februaro 1923 – provizora fino de la liberŝtato Botelkolo
50-pfeniga monbileto el a liberŝtato botelkolo
indikilo ĉe la Rejna bordo

La liberŝtato botelkolo (germane Freistaat Faschenhals) estis la nomo de kvazaŭsendependa teritorio en Germanio de la 10-a de januaro 1919 ĝis la 25-a de februaro 1923. Temis pri mallarĝa teritorio inter la Rejno okcidente kaj la neokupita parto de prusa provinco Hessen-Nassau oriente, meze inter Koblenco kaj Majenco, kiu restis neokupita post la fino de la Unua mondmilito. De januaro 1919 ĝis februaro 1923 la aliancanoj dum la okupado de la Rejnlando ne okupis tiun mallarĝan strion, kiu similas al botelokolo.

En la regiono loĝis tiam 17 363 loĝantoj en jenaj urbetoj kaj vilaĝoj Lorch, Kaub, Lorchhausen (antaŭurbo, ekde 1971 urboparto de Lorch), Sauerthal, Ransel kaj Wollmerschied (ekde 1977 same urbopartoj de Lorch), Welterod, Zorn kaj Egenroth (ambaŭ ekde 1971 komunumopartoj de Heidenrod), Strüth kaj Laufenselden.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Edmund Pnischeck: Der Freistaat Flaschenhals: das groteskeste Gebilde der Besatzungszeit, [o. O.] 1924.
  • Stephanie Zibell, Peter Josef Bahles: Freistaat Flaschenhals: Historisches und Histörchen aus der Zeit zwischen 1918 und 1923, Societäts-Verlag, Frankfurt am Main 2009, ISBN 978-3-797311-44-3.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
50.16197.921