Libera Universitato de Bruselo
Libera Universitato de Bruselo | ||
---|---|---|
![]() | ||
fondodato | 28-a de majo 1970 | |
Situo | ||
Geografia situo | 50° 49′ 19″ N, 4° 23′ 36″ O (mapo)50.821864.39338Koordinatoj: 50° 49′ 19″ N, 4° 23′ 36″ O (mapo) | |
retejo | www.ulb.ac.be | |
Listoj | ||
Membro de: | ||
• Universitaire Associatie Brussel • TIME (Top Industrial Managers for Europe ) • ORCID • Asocio de Eŭropaj Universitatoj • arXiv • Brussels University Alliance • EUTOPIA European University • Brussels Studies Institute vd | ||
Filioj: | ||
• Flanders Institute for Biotechnology • Interuniversity Institute for High Energies • Institute for European Studies vd | ||
| ||
VUB aŭ Libera Universitato de Bruselo (nederlande: Vrije Universiteit Brussel) estas nederlandlingva universitato lokita en Brusela Ĉefurba Regiono. Ĝi komenciĝis ekde 1935 kiel nederlandlingva parto de la unue ekskluzive francparolanta universitata institucio ULB aŭ Universitato Libera de Bruselo (france: Université Libre de Bruxelles), kaj en 1969 tute sendependiĝis. Ekde tiam en la urbo ekzistas du "Liberaj Universitatoj de Bruselo".
La komuna origina universitato estis fondata en 1834 kiel la unua universitato de la grandurbo de Bruselo kaj en respondo al katolika hegemonio en alteduko en Belgio. Ĝia nomo rilatas al libereco de penso kaj esplorado kaj libereco rilate al registaro kaj la eklezio - do ĝi estis kaj restis laika kaj neŝtata. Ambaŭ "Liberaj Universitatoj de Bruselo" daure sekvas tiun gvidlinion.
Ĝis la fino de 2018 tie ankaŭ docentis la esperantista akademianino Kristin Tytgat, kiu esploris en la Centro pri Lingvaj Studoj, en la sekcio de aplikata lingvistiko. Krome ŝi ankaŭ respondecis pri internaciaj rilatoj en la fakultato de literaturo kaj filozofio.