Libera programaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Heckert GNU white.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Libera programaro
Richard Stallman

Libera programaro estas programaro kiu estas libere uzebla, distribuebla kaj ŝanĝebla laŭ la sekvaj specoj [1] [2] [3] [4]:

  • La libereco por uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
  • La libereco por studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin por viaj bezonoj (libereco 1). Dispono pri la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.
  • La libereco por disdoni kopiojn, do vi povas helpi vian najbaron (libereco 2).
  • La libereco por plibonigi la programon, kaj disdoni viajn plibonigojn al la publiko, por helpi ĉiujn (libereco 3). Atingo al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por tio ĉi.

Liberan programaron subtenas kaj stimulas la libera programaro-movado. La iniciatinto de tiu movado estas Richard Stallman, kiu fondis organizon Fondaĵo por Libera Programaro (Free Software Foundation) por antaŭenigi ĝin. Ili promesas al ni ke Libera Programaro konservas la kvar suprajn specojn de libereco, por la uzantoj de la programaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiuj liberecoj estis ekde la komenco de la 1960-aj jaroj ĝis la 1980-aj jaroj la regulo en komputiko, ne la escepto. Eĉ la kodo de iuj operaciumoj estis havebla senpage, kaj kun la rajto ŝanĝi, kiu estis malimplicite skribita. Neniu firmao aĉetus komputilon – ili kostis tiam pli ol 20 jaran salajron – akceptante dependon de unu sola fabrikanto.

En 1983, Richard Stallman, anoncis la projekton GNU, dirante ke lin frustris la ŝanĝoj en la kulturo de la komputila industrio kaj inter ties uzantoj.[5] Programara evoluigado por la GNU-mastruma sistemo komencis en januaro 1984, kaj la Free Software Foundation (FSF) fondiĝis en oktobro 1985. La GNU-Manifesto klarigas la filozofion de la GNU, la difinon de Libera Programaro, kaj ideojn pri Rajtocedo.

Terminoj[redakti | redakti fonton]

La FSF rekomendas utiligi la esprimon libera programaro prefere ol malfermfonta programaro ĉar, kiel ili deklaras en artikolo pri la filozofio de libera programaro, la dua esprimo kaj la rilata enmerkatiga kampanjo temas pri teknikaj aferoj, evitante la temon pri libereco de uzantoj. La FSF ankaŭ notas ke Malfermfonteco havas ekzakte unu specifan signifon, nome ke vi povas rigardi la fontkodon. Stallman deklaras ke dum la esprimo Libera programaro povas konduki al du malsamaj interpretoj, unu el ili estas kongrua kun la FSF-difino de Libera programaro, do ekzistas almenaŭ ŝanco ke ĝi povus esti ĝuste komprenita, male al la esprimo Malfermfonteco.[6] Stallman ankaŭ deklaris ke pripensi la praktikajn avantaĝojn de libera programaro similas al pripensi la praktikajn avantaĝojn de ne esti mankatenita, en tio ke ne necesas ke individuo pripensu praktikajn kialojn por realigi ke esti mankatenita limigas lian liberecon.[7] Oni iam uzas la francan vorton libre en la angla, por eviti la ambiguecon de la angla vorto free (libera/senpaga).

Difino de Libera programaro[redakti | redakti fonton]

La FSF publikigis la unuan difinon de libera programaro en 1986.[8] Richard Stallman verkis la difinon, kaj ĝi estas ankoraŭ bontenata.[9] (La nombroj komencas je nulo ĉar multaj komputilaj sistemoj uzas nulobazitan numeradon).

Program(ar)o estas libera programaro se ĉiu uzanto de la programaro havas la kvar liberojn:

  • La libereco uzi la programon, por iu ajn celo (libereco 0).
  • La libereco studi kiel la programo funkcias, kaj ŝanĝi ĝin laŭbezone (libereco 1). Dispono pri la fontkodo de la programo estas antaŭkondiĉo por ĉi tio.
  • La libereco disdoni kopiojn, por ke oni povu helpi sian najbaron (libereco 2).
  • La libereco disdoni kopiojn de plibonigitaj versioj al aliaj (libereco 3). Farante tion oni donas al la tuta komunumo la eblecon gajni pro la ŝanĝoj. Aliro al la fontkodo estas antaŭkondiĉo por ĉi tio.

En la 1990-aj jaroj, aliaj grupoj publikigis siajn proprajn difinojn, kiuj priskribas similan aron de programaroj. Notindas la gvidlinioj pri liberaj programaroj de Debian en 1997[10].

La BSD-bazitaj mastrumaj sistemoj ne havas siajn proprajn difinojn de libera programaro. Uzantoj de tiuj sistemoj ĝenerale trovas la saman aron akceptinda, sed iam trovas rajtocedon tro limiga. Ili preferas eĉ pli liberan permesilon, kiu permesas al aliaj uzi la programarojn laŭdezire, sen la devo disdoni la fontokodon. La permesiloj de Kerberos, X11 kaj Apache estas esence similaj laŭ intenco kaj realigo.

Ekzemplo[redakti | redakti fonton]

Linus Torvalds

Por ilustri la principon de la Libera Programaro, kontraŭe al la mallibera programado, oni povas kompari ĝin kun kuirarta recepto:

  • laŭ la principo de la Libera Programaro: vi ricevis ĉi tiun recepton per iu ajn kielo (magazino, amiko), kaj neniu povas malebligi al vi uzi la recepton. Vi rajtas redoni ĉi tiun recepton tiel, kiel vi volas, same vi rajtas aliigi aŭ pludoni ĝin.
  • laŭ la principo de la mallibera programaro: vi devas akiri la pretan manĝaĵon kaj nur vi rajtas manĝi ĝin. Eĉ se vi scias la recepton, ne estas permesate aliigi ĝin.
    • aŭ vi rajtas aĉeti semojn, semi, kaj fari kun tio, kio elkreskos, kion ajn, krom preni el ĝi semojn kaj konservi aŭ semi ilin; do sekvafoje devas aĉeti semojn denove.

Laŭ la sama ideo, oni parolas pri libera verko (ekzemple dokumento aŭ muzikaĵo), kiu estas libere videbla, kopiebla, kaj aliigebla de ĉiuj posedantoj de kopio, kiel la teksto en Vikipedio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]