Liberala Internacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Liberala Internacio (Liberal International) estas la monda tegmenta organizo de la liberalaj partioj. La Internacio fondiĝis dum la jaro 1947 kaj havas sian centran oficejon en Londono. Celo de la organizo estas konsistigi internacian reton, kiu tutmonde subtenu liberalajn kaj demokratiajn ideojn.

La junulara organizo de la Liberala Internacio estas la Internacia Federacio de Liberalaj Junuloj (IFLRY, la "R" estas el la antaŭa nomo, kiu enhavis la vortojn "...kaj Radikalaj..."), angle International Federation of Liberal Youth.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke liberal-international.org