Libera Religio (Movado)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Liberareligia Movado)
Libera'religia konsekra halo (aŭ halo de la animfortiĝo) Ingelheim apud la Rejno, strigita en 1910 por la Germankatolika komunumo.

La Libera Religio estas tendenco de religiuma kredado, kiu rezignas formalajn instruojn kaj konfesojn. Homaj rajtoj, toleremo inter la homoj kaj valoroj de la humanismo estas apogataj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La libera'religia movado estiĝis meze de la 19a jarcento en la periodo de la politika Antaŭmarto el la Germankatolikismo (germane: Deutschkatholizismus) kaj el la origine protestantaj Lumamikoj (germane: Lichtfreunde). La fina ekigilo estis malferma letero en 1844 de la katolika pastro Johannes Ronge (Johannes Ronge)al Wilhelm Arnoldi (Wilhelm Arnoldi), la episkopo de Treviro, kontraŭ la ekspozicio de la relikvo "Sankta Tuniko de Kristo", kiun li denuncis kiel festo pri idolaĉo. Tiu malferma letero (germane: offener Brief) estis ofte represata kaj legata. Sekve de tio kritikemaj klerikoj de la katolika kaj protestanta eklezioj fondis novajn, liberajn komunumojn, ja laŭ la spiritio de la burĝa emancipiĝa (germane: Emanzipation) movado en la tempo de la Marta Revolucio.

La libera'religia movado estas influata de la filozofio de la klerismo, sed ankaŭ de la mistiko kaj de liberalaj kristanaj tendencoj. Esence la libera'religia movado sin nutras el tri fontoj:

El tiu gamo evoluiĝis pozicioj, kiuj kovras grandajn terenojn de religiaj, mondkonceptaj kaj filosofiaj konvinkoj. La nocioj "religio" tiel etendiĝas de prakristanaj tra panteismaj ĝis ateismaj pozicioj.

La 17an de junio 1859 sin unuiĝis 40.000 kredantoj de 53 – do de la plej multaj – komunumoj al la "Ligo de Libera'religiaj Komunumoj de Germanio" (germane: Bund Freireligiöser Gemeinden Deutschlands BFGD). Tiu ligo pli poste estis renomita al "Ligo de Liberaj Religiaj Komunumoj de Germanio".

Krome fariĝis pliaj unuiĝoj de liberaj komunumoj, ekzemple la jam en 1845 fondita "Asocio de Germankatolikaj kaj Libera'religiaj Komunumoj de Suda Germanio" (germane:Verband Freireligiöser Gemeinden Süd- und Westdeutschlands ), kiu pli ol aliaj ankaŭ akceptis tradiciajn kristanojn.

Krom komunumaro, kiu pli emfazis liberan religion, fariĝis libera'religiaj komunumoj en Berlino, Vroclavo, Chemnitz, Lepsiko, Nurenbergo, kiuj estis pli de liberpenseca karaktero. La naturalisme orientita Vroclava komunumo de la predikisto Gustav Tschirn estis unuarange orientita je la materiismo kaj la religikrititko de Ludwig Feuerbach. El tiu direkto pli poste naskiĝis la organizita movado de la liberpensuloj, antaŭ ĉio pere de la fondo de la "Ligo de Germanaj Liberpensuloj" (germane: Deutscher Freidenker-Verband, sed vidu ankaŭ ekz. https://www.ibka.org/artikel/miz90/kommentar.html), la 10an de aprilo 1881 en Frankfurto ĉe la Majno.

Al la Kartelo de Weimar (germane: Weimarer Kartell), aperinta en 1907, la "Ligo de Libera'religiaj komunumoj de Germanio" (BFGD) ne aliĝis, tamen ĝi estis parenca al tiu. Komune kun la Kartelo de Weimar, la Libera'religiuloj apogis antaŭ ĉio la apartigon de lernejaro kaj eklezioj (vidu germane: Trennung von Kirche und Staat ) kaj ĝenerale por la sekularigo de la ŝtato. Unuopaj libera'religiuloj ofte estis ankaŭ membroj en aliaj liberspiritaj (germane: freigeistig) kaj liberpensaj unuiĝoj, kiel ekz. en la en 1906 fonditan "Germanan Ligon de Monistoj" aŭ en la en 1908 fonditan centran marksisman "Ligon de Proletaj Liberpensuloj" (germane: Zentralverband proletarischer Freidenker"), kiel elirpunkto por la  proleta movado de liberpensuloj.

En 1922 la "Ligo de Libera'religiaj Komunumoj de Germanio" (BFGD) kaj la burĝa "Liberpensula Ligo" kunfandiĝis al la "Popolunuiĝo por Spirita Libereco) (germane: Volksbund für Geistesfreiheit). Al la popolunuiĝo ne aliĝis la "Ligo de Libera'religiaj Komunumoj de Sud- kaj Orientgermanio", kiu ne volis ligi sin kun la liberpensuloj, sed male emfazis pli la religiecan aspekton. La popolunuiĝo en 1927 havis 156 lokajn komunumojn kaj partoprenis en la "imperia laborkomuno de la liberspiritaj unuiĝoj de la germana republiko" (germane: Reichsarbeitsgemeinschaft freigeistiger Verbände der deutschen Republik), kiu laŭ sia funkcio konformis la Kartelon de Weimar antaŭ la unua mondmilito.

Dum la tempo de la nazisocialismo multaj libera'religiaj komunumoj estis malpermesataj ekde 1933 aŭ ili sin mem malfondis. Pluse estis multfoje malpermesataj la libera'religiaj instruadoj de religio (favore al la ekleziaj instruadoj) aŭ la okazigon de gejunulaj konsekroj (germane: Jugendweihe). Kelkaj membroj estis arestataj. La "Popolunuiĝo de Liberaj Spiritoj", kiuj tiam havis membrokomunumojn kun entute 60.000 ĝis 90.000 membroj, provis per alinomiĝo malhelpi la malpermeson. Unue okazis la alinomigo al "Germana Libera'religia Ligo", la 4an de junio 1933 fine al " Ligo de Libera'religiaj komunumoj de Germanio". Tiu aliĝis en 1934 kiel subtenanta membro la "Laborkomuno Germana Movado Kredada" (ADG), el kiu fontis la "Germana Kredada Movado" (germane: Deutsche Glaubensbewegung) . La "Ligo de Liberaj religiaj komunumoj de Germanujo" (BFGD) estis malpermesata la 20an de novembro 1934 fare de Hermann Göring, publikigis tion la 27an de novembro 1934 ĉeVölkischer Beobachter). Plia malpermeso, trairinta la korektan administracian padon, sekvis la 20an de majo 1935, pro kio nun sekvis la malfondo. La "Libera Religikomuno de Germanio", al kiu apartenis antaŭ ĉio sudokcidentaj liber'religiaj komunumoj, restis ekzistanta, tamen devis adaptiĝi al la NS-reĝimo (germane: NS-Regime). Kontraŭe al la "Popolunuiĝo de Liberaj Spriritoj" ĝi estis pli religiece orientita ekde la komenco.

Hodiaŭaj libera'religiuloj ofte sin nomis "Humanistoj" kaj kelkaj komunumoj "Liberaj Humanistoj" (ekz. en Hamburg).

Mondkoncepto[redakti | redakti fonton]

Pro la emfazo de valoroj kiel libereco, racieco kaj toleremo la libera'relgiuloj starigas kritikan demandaron al la kristanaj eklezioj. Sub la moto "Libera estu la spirito kaj sen devigo la kredo" malakceptas la libera'religiuloj ian dogman ligitecon kaj hierarkion. Konforme al tio validas la de la eklezihistoriisto Earl Morse Wilbur evoluigitaj principoj:

  • Plena spirita libereco en la religio anstataŭ ligiteco al dogmoj kaj konfesoj
  • Senlima uzo de la racio anstataŭ sinligo al ekstera aŭtoritato kaj tradicio
  • Grandanima tolero de diversaj religiaj konvinkoj kaj kutimoj anstataŭ insisto je unueco de mondkoncepto, tradicio kaj organizaj strukturoj.

Se ja la liberareligiuloj sin malligis de ekleziaj dogmoj kaj konfesoj, la plej multaj tamen ne malligis sin de la religio. En ilia kompreno de religio ili sekvis Friedrich Schleiermacher-on, laŭ kiu ili difinas religion kiel "io, kio movas la homon en lia plej interna, kio estas esenca al li" (vidu la "fundamentaj pensoj de la Liberareligia Komunumo Mainz (Freireligiöse Gemeinde Mainz). Libera'religio tiel estas komprenata kiel interneca afero de la homo, kiu – laŭ la religifilosofo Arthur Drews – "ne estas ligata al difina mondkoncepto aŭ revelacio, al sanktaj librojfondintoj de religioj, sed kiu okazas en la individuo mem kiel la plej interna, kiun imagi eblas".

Kiel religio sen eklezio kaj sen preciza imago pri iu dio, la libera'religiuloj vidas la mondon kiel unuo, sen splitigi ĝin en transejo kaj maltransejo (monismo). Ili neas la postulon je valideco de sanktaj libroj kaj same de la multaj religioj, sin po komprenantaj kiel unikaj. Tamen la dokumentoj de la mondaj religioj estas respektataj kiel atestaĵoj de la religiumaj bezonoj de la homo. 

Ekzistas libera'religiuloj, kiuj sin komprenas "liberaj en la religio - do sen ligiteco al dogmoj - kaj tiaj, kiuj sin komprenas liberaj de la religio kaj konfesas humanistajn kaj liberspiritajn konvinkojn" (vidu ankaŭ sub "Weblinks": Quellenbuch). 

Konataj personoj de la libera'religia movado[redakti | redakti fonton]

Ludwig Ankenbrand, Eduard Baltzer, Karl Theodor Bayrhoffer, Walter A. Berendsohn, Robert Blum, Wilhelm Bölsche, Lily Braun, Lorenz Diefenbach, Louise Dittmar, Arthur Drews, Eduard Duller, Julius Fröbel, Georg Gottfried Gervinus, Ernst Haeckel, Friedrich Hecker, Hermann Heimerich, Wilhelm Hieronymi, Käthe Kollwitz, Ludwig Marum, Max Maurenbrecher, Malwida von Meysenbug, Martin Mohr, Christian Gottfried Daniel Nees von Esenbeck, Louise Otto-Peters, Bertha Ronge, Johannes Ronge, Emil Adolf Roßmäßler, Carl Scholl, Carl Schurz, Amalie Struve, Gustav von Struve, Leberecht Uhlich, Bruno Wille

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Georg Gottfried Gervinus: Die Mission der Deutsch-Katholiken. Heidelberg 1845. 2. Auflage, Mannheim 1982.
  • Ferdinand Kampe: Geschichte der religiösen Bewegung der neueren Zeit. 4 Bände. Leipzig 1852–1860, Standardwerk downloadbar
  • Franz Bohl: Die freireligiöse Bewegung in Bayern: Werden und Wirken. Hrsg. von der Freireligiösen Bewegung in Bayern, o. Ort, o. Jahr (83 Seiten).
  • Elke Gensler: Freie Religion für Einsteiger. Hrsg. von der Freireligiösen Gemeinde Mainz, 2000.
  • Lothar Geis: Quellensammlung freireligiöser Thesen. Hrsg. von der Freireligiösen Gemeinde Mainz, 1989.
  • Lothar Geis: Freireligiöses Quellenbuch, Bd. 1 (1844–1926) und Bd. 2 (1926–2000), Eine Sammlung grundlegender Texte über Inhalt und Ziele Freier Religion. Selbstverlag Freireligiöse Gemeinde Mainz, 2006 (Bd. 1) und 2010 (Bd. 2).
  • Eckhart Pilick (Hrsg.): Lexikon freireligiöser Personen. Peter Guhl, Rohrbach/Pfalz 1997, ISBN 3-930760-11-8.
  • Uwe Spörl: Gottlose Mystik in der deutschen Literatur um die Jahrhundertwende. Dissertation Erlangen, 1995, Schöningh, Paderborn 1997, ISBN 3-506-78610-5.
  • Friedrich Heyer und Volker Pitzer: Religion ohne Kirche – Die Bewegung der Freireligiösen. Quell Verlag, Stuttgart 1977, ISBN 3-7918-6003-8.
  • Karl Becker: Freigeistige Bibliographie. Ein Verzeichnis freigeistiger, humanistischer und religionskritischer Literatur. Verlag der Freireligiösen Landesgemeinde Württemberg Körperschaft des öffentlichen Rechts, Stuttgart 1974.
  • Thomas Lasi und Helmut Manteuffel: Freie Religion – eine Alternative. Freireligiöse Verlagsbuchhandlung, Mannheim.
  • Friedrich Wilhelm Graf: Die Politisierung des religiösen Bewußtseins. Die bürgerlichen Religionsparteien im deutschen Vormärz: Das Beispiel des Deutschkatholizismus. Stuttgart 1978.
  • Karl Weiß: 125 Jahre Kampf um freie Religion. Dargestellt an der geschichtlichen Entwicklung der Freireligiösen Landesgemeinde Baden. Mannheim 1970.
  • Die Freireligiöse Bewegung 1859–1959 – Wesen und Auftrag. Mainz o. J. (1959).
  • Horst Groschopp: Dissidenten. Freidenkerei und Kultur in Deutschland. Dietz, Berlin 1997, ISBN 3-320-01936-8; 2. verb. Aufl., Marburg 2011, ISBN 978-3-8288-2771-4.
  • Manfred Isemeyer (Hrsg.): Humanismus ist die Zukunft: Festschrift Hundert Jahre Humanistischer Verband Berlin. HVD, Berlin 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo uzas tradukojn el la artikolo "Freireligiöse Bewegung" el la Germana Vikipedio.