Liberata

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sankta
Wilgefortis
Persona informo
Naskiĝo
en Romia provinco Galegio
Morto 30-an de novembro 138 (0138-11-30)
en Romia provinco Galegio
Mortis pro mortpuno vd
Ŝtataneco nekonata valoro • Portugalio vd
Familio
Patro Lucius Castelius Severus vd
Gefratoj Marina • Victoria • Germana • Euphemia • Marciana • Genibera • Basilia • Quiteria vd
Profesio
Laborkampo katolika eklezio vd
Sanktulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilgefortis (latine misprezentita el la vortoj "virgo" – virgulino, "fortis" – forta, do firma en la kredo) aŭ Liberata (itale: liberigita); germane Kümmernis – zorgoplenulino , hispane Librada, portugale Vilgeforte, ĉeĥe ankaŭ Svatá Starosta, estis laŭ legendo kristana sanktulino. Sed la legendo mem povis estiĝi pro neĝusta interpretado de historiaj bildigoj de Jesuo Kristo. La sanktulino estas aspektigata kiel kronita krucumita junulino kun barbo.

Detaloj[redakti | redakti fonton]

Wilgetoris laŭ tiu legendo estis filino de portugala pagana reganto. Ŝi estis taskita edziĝi kiel kristanino kun nekristana princo. Estante malkonvertiĝema ŝi ne nur promesis resti ĉasta sed krome petis Jesuon Kriston kreskigi barbon en ŝia vizaĝo kiu tute aliigis ŝin. La legendoj tiumomente diferencas ĉu ŝia patro ŝokite forpelis ŝin aŭ ĉu ŝi krucumitis de kolera patro. Kun la legendo ankaŭ kuntekstas la historio de malriĉa muzikanto al kiu ŝi ĵetis sian oran ŝuon kiel almozon dum muzikaŭskultado.

Statuo de sankta Wilgefortis en Mnichov u Zahrádek

Ofte oni diras ke la vera fonto legenda estas malinterpretata krucifikso (Il volto santo) en la katedralo de Luko (Italio) kie la Kristo krucumita ne prezentatas kiel suferanta sed triumfanta persono kun krono kaj faldaj vestaĵoj. Tia krucifikso malkutima en landoj nordaj de la Alpoj ŝajne vekis fantaziojn ke virgulino estis krucumita. Ankaŭ ne estis komprenita la fakto ke en Luko videblas vestita krucumito. La plej frua veneradloko estas eble Steenbergen en Nederlando kie laŭdire ankaŭ okazis mirakloj ĉi-kuntekste.

Vera kulto (festo ŝia estis la 20-a de julio) havis la unuan mencion ĉirkaŭ la jaro 1400; etendiĝo de venerado estis dum la barokaj tempoj ĝis la 18-a jarcento. En la nordo kaj okcidento de Eŭropo ĝi ĉesis en la 20-a jarcento. Por la tempo inter 1350 kaj 1848 ĉirkaŭ mil literaturaj kaj ikonografiaj atestoj disde la Malsupra Rejnlando ĝis Bohemio, disde la Balta Maro ĝis Tirolo kaj Svislando ekzistas. En Suda Eŭropo kaj en Suda Ameriko la kulto iel ĝis hodiaŭ vivas.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]