Liberiga Tago (Nederlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muzikfestivalo de la Liberiga Tago 2008 en Zwolle.

En Nederlando, Liberiga Tago (nederlande Bevrijdingsdag) estas celebrata ĉiujare la 5an de Majo por marki la finon de la okupado fare de Nazia Germanio dum la Dua Mondmilito.

La lando estis liberigita ĉefe fare de la Unua Kanada Armeo, kiu inkludis aldone al kanadaj fortoj la 1an Britan Korpuson, kaj la 1an Polan Divizion, same kiel, je diversaj momentoj, trupojn el Usono, Belgio, Nederlando kaj Ĉeĥoslovakio. Partoj de la lando, aparte la sudoriento, estis liberigita de la Brita Dua Armeo, kiu inkludis usonajn kaj polajn aerfortojn, (por la Operaco Market Garden) kaj francajn aerfortojn (por la Operaco Amherst). La 5an de Majo 1945, la kanada generalo Charles Foulkes kaj la germana Ĉef-Komandanto Johannes Blaskowitz atingis interkonsenton pri la kapitulaco de la germanaj fortoj en Nederlando en la Hotelo Wereld en Wageningen. Unu tagon poste, la kapitulaca dokumento estis subskribita en la aŭditorio de la Universitato de Wageningen, tute apude.

Post la liberigo en 1945, oni rememoris la Liberigan Tagon ĉiun kvinan jaron. Fine, en 1990, tiu tago estis deklarita nacia festo, kaj la liberigo estas de tiam rememorata kaj celebrata ĉiun jaron.

La 4an de Majo, la nederlandanoj havas la "Dodenherdenking," Rememoro de la mortintoj en Nederlando pri la personoj kiuj estis mortigitaj dum agado dum la Dua Mondmilito kaj en militoj ĝenerale. Estas ankaŭ rememoraj kunvenoj en urboj de la tuta lando, el kiuj la plej bone konata okazas ĉe la Nacia Monumento en la Placo Dam en Amsterdamo kaj en la Waalsdorpervlakte en la dunoj ĉe Hago, unu el la fifamaj Naziaj ekzekutejoj. Tra la tuta lando, oni celebras du silentominutojn je la 8a matene. La 5an de Majo, la liberigo estas celebrata kaj okazas festivaloj ĉe multaj lokoj en Nederlando, kun paradoj de veteranoj kaj 14 muzikfestivaloj tra la tuta lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]