Libertalia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libertalia aŭ “Respubliko de Libertalia” estas la nomo de supozebla kolonio en la nordo de Madagaskaro, fondita de la pirato Misson fine de la 17a jarcento.

La historio de tiu humanista pirata utopio baziĝas nur en libro de 1724: “Ĝenerala Historio pri la ŝteloj kaj murdoj de la plej famaj piratoj”, kies originala titolo en la angla estis A General History of the Robberies and Murders of the most notorious Pyrates, libro de 1724 de Kapitano Charles Johnson (eble pseŭdonimo de Daniel Defoe).

La pirato Misson kun Caracciolo, religiulo el la dominikana ordeno, fariĝis estroj de franca militŝipo Victoire, post batalo en insuloj Antiloj.

Caracciolo, leginto de “Utopio” de Thomas More, konvinkis la ŝipanaron por navigi ĝis Afriko sub blanka flago laŭ la moto “Je Dio kaj la Libero”. Ili kaptis nederlandan ŝipon kun afrikanoj sklavigitaj kiuj post liberigo kuniĝis kun la aliaj aventuristoj.

Finfine ili alvenis al parto de Madagaskaro kie ili fondis specialan komunumon. Ili abolis la monon kaj, nomante sin “Liberi”, rezignis pri naciecoj kuniĝante sen diferencoj pri raso. Ili interkompreniĝis per komuna idiomo, miksaĵo de diversaj lingvoj, iel praa Esperanto sub tropikoj.