Libertas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Libertas estas politika partio fondita kontraŭ Traktato de Lisbono kaj celanta al Eŭropa Parlamento de ĉiuj 27 membraj ŝtatoj en la eŭropaj balotoj en 2009 kaj eŭropaj naciaj parlamentoj. Ĝin fondis irlandano Declan Ganley, kiu kondukis en sia ŝtato referenduman kampanjon kontraŭ Traktato de Lisbono. Ĉi ties venko dum iom da tempo haltigis la leĝigon de tiu traktaĵo en tuta Eŭropa Unio.

Programo[rompita ligilo][redakti | redakti fonton]

Libertas protestas la neatingeblon de ordinaraj homoj al scio kaj influo pri la politikaj proceduroj de centraj organoj de Eŭropa Unio. La partio volas fortigi Europon kiel politika grandpotenco kaj aganto en la monda areno, sur bazo de pli klara kaj profunda demokrata funkciado de la unio mem.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Libertaso celis starigi kandidatojn kaj partopreni en eŭropunia parlamenta elekto en 2009 en ĉiuj landoj de EU. Tiel tamen ne fariĝas, pro diversaj kialoj. Iujlande Libertas alianciĝas kun jam staranta partio aŭ kandidato. Alilande, montriĝis ke la kondiĉoj por partopreni estas tro komplikaj aŭ ĥaosaj por sukcesi en la mallonga tempo disponebla.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]