El Vikipedio, la libera enciklopedio
Libochovice kaj burgo Hazmburk
Libochovice (Liboĥovice) estas urbeto en Ĉeĥio en distrikto Litoměřice regiono Ústí nad Labem troviĝanta sur maldekstra bordo de rivero Ohře proksimume 17 km okcidente de Roudnice nad Labem . En la urbeto loĝas 3 388 loĝantoj (2025). Konsisto de la urbo estas ankaŭ vilaĝoj Dubany kaj Poplze .
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Radovesice , Křesín , Klapý , Slatina , Budyně nad Ohří kaj Evaň .
Laŭ arĥeologiaj eltrovaĵoj oni supozas setligon de Libochovice en fora pasinteco per gentoj Markomanoj kaj Boioj . Unua skriba mencio pri la urbeto devenas nur el jaro 1336. Tiam jam ekzistis "ĉirkaŭbarita urbeto kun fortikaĵo". Antaŭe la urbeto apartenis al monaĥejo en Teplá .
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro Loĝantoj 1869 2 577 1880 2 718 1890 2 785 1900 2 867 1910 3 049 1921 3 404
Jaro Loĝantoj 1930 3 575 1950 3 229 1961 3 377 1970 3 328 1980 3 512 1991 3 648
Jaro Loĝantoj 2001 3 677 2011 3 547 2014 3 535 2016 3 507 2017 3 531 2018 3 523
Jaro Loĝantoj 2019 3 496 2020 3 506 2021 3 391 2022 3 411 2023 3 413 2024 3 428
Partoj de urbo Libochovice (3)