Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Library and Archives Canada)
Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado
nacia biblioteko • ŝtata arkivo • malfermita arkivo • biblioteko
Komenco 2004 vd
Antaŭe Nacia Biblioteko de Kanado vd
Geografia situo 45° 25′ 11″ N, 75° 42′ 29″ U (mapo)45.419722222222-75.708055555556Koordinatoj: 45° 25′ 11″ N, 75° 42′ 29″ U (mapo)
Lando(j) Kanado vd
Sidejo Otavo
Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado (Ontario)
Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado (Ontario)
DEC
Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado
Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado
Lokigo de Ontario en Kanado
Map
Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado
Membro de Internacia Interreto-Konserva Konsorcio • Digital Preservation Coalition • Kanada Asocio de Esploradaj Bibliotekoj • Canadian Association of Learned Journals • Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj kaj Institucioj • Canadian Research Knowledge Network vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Biblioteko kaj Arkivoj de Kanado (angle Library and Archives Canada mallongigita LAC; france Bibliothèque et Archives Canada, mallongigita BAC) estas federacia institucio kiu funkcias kiel nacia biblioteko kaj arkivo de la registraj institucioj de Kanado. La kolekto de la institucio enhavas publikaĵojn, aŭdklietojn, vidbendojn, fotojn, artaĵojn kaj elektronikajn dokumentojn. Ĝi estas la kvina plej granda biblioteko en la mondo.

La institucio estis establita en 2004 de du institucioj: la Nacia Biblioteko kaj la Nacia Arkivo. Ĝi situas en la federacia ĉefurbo Otavo.

La antaŭa Nacia Biblioteko estis fondita en 1953. Ĝi estas dezajnita por servi kanadanojn kaj kanadajn bibliotekojn.

La antaŭa Nacia Arkivo estis fondita en 1872, egalrilatante al la Nacia Arkivo de Usono. La kombinaĵo de la Nacia Arkivo kaj la Nacia Biblioteko devas ebligi novan manieron de nacia institucio por primara akademia celo. [1]

Kolekto[redakti | redakti fonton]

La biblioteka kolekto enhavas:

  • Pli ol 3 milionoj da pentraĵoj, arkivoj, mapoj kaj planoj ekde la frua 16-a jarcento.
  • Pli ol 90 000 filmoj, inkluzive de plenlongaj filmoj, mallongaj kaj mutaj filmoj ekde 1897. [2]
  • Pli ol 550,000 horoj da sonaj kaj videoregistraĵoj.
  • Naciaj gazetoj de en tuta Kanado, nuntempaj ĉiutagaj gazetoj, gazetoj por studentoj, antikvaj revuoj, kaj sociaj kaj etnaj gazetoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]