LibriVox
Aspekto
| LibriVox | ||
|---|---|---|
| datumbazo virtuala biblioteko interreta servo eldonejo de sonlibroj | ||
| Komenco | aŭgusto 2005 vd | |
| Moto | Free public domain audiobooks, read by volunteers from around the world | |
| Fondinto(j) | Hugh McGuire vd | |
| Retejo | Oficiala retejo | |


LibriVox estas cifereca biblioteko kun liberaj publik-havaĵaj aŭskulteblaj libroj (sonlibroj), voĉlegitaj de volontuloj. La projekto komenciĝis en aŭgusto 2005, kaj en decembro 2009 la katalogo enhavis ĉ. tri mil plenajn librojn, kaj multajn mallongajn verkojn.
LibriVox-aj registroj ĉefe estas en la angla, sed ankaŭ troveblas kelkaj libroj en Esperanto, germana, hispana, itala, hebrea, finna, latina kaj malnova angla. Ili uzas la datenaranĝojn MP3 kaj Ogg/Vorbis.

