Libro de Cefanja
צְפַנְיָה | |
---|---|
![]() | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Cefanja |
Lingvoj | |
Eldonado | |
Ĝenro | Profetaj Libroj |
Cefanja estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
Nomo[redakti | redakti fonton]
La libro nomiĝas
- en la hebrea: צפניה
- en la greka Septuaginto (LXX): ΣΟΦΟΝΙΑΣ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Sophoniæ
Ĝi nomiĝas tia, ĉar ĝi prezentas parolojn de la profeto Cefanja.
Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]
Jen ebla dispozicio: [1]
- Titolo (Cef 1,1)
- Juĝo kontraŭ Judujo (Cef 1,2 - 2,3)
- Juĝo kontraŭ la najbaroj (Cef 2,4-15)
- Juĝo kontraŭ Jerusalem (Cef 3,1-8)
- Sankta promeso al Jerusalem (Cef 3,9-20)
Supozita referenco al Esperanto[redakti | redakti fonton]
Historie, la esperantistaro multe entuziasmiĝis pri la profeto de cefanja kiu temas pri estonta komuna lingvo al ĉiuj popoloj, kiu unuigos la popoloj en komuna adorado al la eternulo.
3-9: "Tiam Mi redonos al la popoloj lingvon puran, por ke ĉiuj vokadu la nomon de la Eternulo kaj servadu al Li unuanime".
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|