Libro de Ester

El Vikipedio, la libera enciklopedio
אֶסְתֵּר
skribita verko • libro de la Biblio
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo hebrea lingvo
Eldonado
vdr

Libro de Ester (hebree: מגילת אסתר, megíllat Estér "volvaĵo de Ester") estas libro de la Tanaĥo (laŭ judisma teologio) aŭ de la Malnova Testamento (laŭ kristanisma teologio) en la Biblio. La libro rakontas pri tio, kiel judino de nomo Ester, kiu fariĝis reĝino en Persa imperio, savis sian popolon de pogromo. La libro kaŭzigas la estiĝon de la juda festo Purimo.

Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr

Por la kristanoj la verkaĵo apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita post la Libro de Judit.

Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo (nomata Ketuvim, כְּתוּבִים, "la skribaĵoj"). Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj (ְּמגלות Megilot), malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:

Oni do legis la libron de Ester kiel fest-etiologion en la festo de Purimo, kiu celebras la savadon de la hebrea popolo pro influo de reĝino Ester, adopta filino de Mordeĥajo kaj edzino de reĝo Aĥaŝveroŝo.

Aŭtoro[redakti | redakti fonton]

Skribis ĝin nekonata aŭtoro ĉ. 300 a. K. en la hebrea lingvo. Oni tradukis ĝin al la greka en 178 a. K., kaj pliampleksigis ĝin per aldonoj, kiuj do troviĝas nur en la greka LXX kaj la latina Vg, sed ne en la hebrea biblio. Estas t. n. duakanonaj partojApokrifoj.

Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]

La libro similas al romano aŭ novelo kun fabelaj trajtoj sur historia fono (ĝi ekzemple citas la persajn analojn).

Jen ebla dispozicio: [1]

  • Mordeĥajo (duakanona aldono, Est 1a-m)
  • Ester reĝino (Est 1 - 2)
  • Atenco de Hamano kontraŭ la Judoj (Est 3, kun duakanona aldono)
  • Liberigo el la danĝero (Est 4 - 7, kun tri duakanonaj aldonoj)
  • La triumfo de la Judoj (Est 8 - 10, kun tri duakanonaj aldonoj)

Jen resumo de la enhavo:

Aert de Gelder (1685): Ester kaj Mordeĥaj

Kiam Aĥaŝveroŝo repudiis sian edzinon Vaŝti pro malobeemo, oni serĉis alian belan knabinon anstataŭ ŝi. Inter la virgulinoj, venigitaj al la palaco, estis Hadasa, nomata ankaŭ Ester, prizorgatino de Mordeĥajo, fakte filino de lia morta onklo. Mordeĥajo konsilis, ke ŝi ne malkaŝu sian judecon kaj la reĝo elektis ŝin kiel sian edzinon. Tiutempe du korteganoj planis atencon kontraŭ la reĝo. Mordeĥajo eksciis tion, informis Ester kaj tiu la reĝon.Post certa tempo la reĝo eminentigis Hamanon kaj altigis lin super ĉiuj princoj kaj servantoj, kiuj antaŭ Hamano ĵetis sin vizaĝaltere. Nur Mordeĥajo rifuzis tion fari. Hamano ekkoleris kontraŭ la juda popolo, kalumniis ĝin antaŭ la reĝo kaj atingis permeson ekstermi ĝin en unu tago samtempe en la tuta regno.

Konrad Witz (ĉ. 1435): Ester antaŭ Aĥaŝveroŝ

Kvankam estis malpermesite iri al la reĝo nevokite, Ester vizitis lin, kaj ŝi trovis favoron. Dum festeno la reĝo ordonis al ŝi eldiri sian deziron, kaj ŝi petis savadon por sia popolo. La reĝo, informiĝinte pri la meritoj de Mordeĥajo, plenumis ŝian deziron, pendigis Hamanon kaj revokis la leterojn pri la ekstermo de la Judoj. Poste Ester kun Mordeĥajo elpetis de la reĝo la permeson, ke en la sama tago, kiam ili estu pereontaj, la judoj povu ekstermi siajn malamikojn. Ili mortigis sepdek mil homojn, sed la havaĵon ili ne tuŝis.

Efiko[redakti | redakti fonton]

La libro inspiris al Lion Feuchtwanger ideon pri la fama romano Judino de Toledo, kiu okazas en la 12-a jarcento kaj rakontas pri amo de la hispana reĝo kaj bela juda konkubino.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
    IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
    Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]