Libro de Jona
Salti al navigilo
Salti al serĉilo
Jona estas libro (de la Malnova Testamento) en la Biblio. Ĝi estas parto de la Libro de la 12 Profetoj, la t. n. Malgrandaj Profetoj.
Nomo[redakti | redakti fonton]
La libro nomiĝas
- en la hebrea: יונה
- en la greka Septuaginto (LXX): ΙΩΝΑΣ
- en la latina Nova Vulgato: Prophetia Ionæ
Ĝi nomiĝas tia, ĉar la profeto Jona ludas la ĉefan rolon en tiu ĉi novelo.
Enhavo kaj strukturo[redakti | redakti fonton]
Jen ebla dispozicio: [1]
- La vokiĝo de Jona (Jon 1,1-2)
- La forkurado de Jona (Jon 1,3-16)
- La savado de Jona (Jon 2)
- Jona en Nineve (Jon 3)
- La riproĉa admono (Jon 4)
Konataj bildoj estas:
- Jona dormanta en la interno de la ŝipo dum la ventego
- Jona preĝanta en la interno de la fiŝo
- Homoj kaj brutoj de Nineve pentantaj en sakaĵo kaj cindro
- Jona sidanta sub la hedero
Notoj[redakti | redakti fonton]
- ↑ La subtitoloj estas prenitaj el la nove editorita esperanta Biblio:
IKUE kaj KELI (ed.): Biblio, eldonejo KAVA-PECH, Dobřichovice (Praha) 2006, ISBN 80-85853-90-6.
Ili baziĝas sur tiuj de la germana Einheitsübersetzung.
|